Veronika Szabady | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1933 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de marto 2000 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto • skulptisto |
Veronika Szabady [sabadi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabady Veronika estis hungara skulptisto, ceramikisto.
![](../I/Hole._Non-figurative_sculpture_(Veronika_Szabady%252C_1969)._Garden._-_Grand_Hotel%252C_Margaret_Island%252C_Budapest%252C_Hungary.JPG.webp)
Veronika Szabady [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1933 en Budapeŝto, ŝi mortis la 25-an de marto 2000 en Budapeŝto.
Biografio
Veronika Szabady studis en la Industriarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1953 kaj 1958. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Miklós Borsos kaj Gyula Illés. Inter 1969 kaj 1996 ŝi kreis skulptaĵojn kaj similajn ornamaĵojn en diversaj hungaraj urboj. La plej ofte ŝi kreis artaĵojn el ŝamotoj.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Visegrád (1972)
- Vác (1975)
- Székesfehérvár (1978)
- Budapeŝto (1982)
- Tihany (1985)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1964)
- Pécs (1972)
- Tata (Hungario) (1979)
Elektitaj skulptaĵoj, ornamaĵoj
- ornamaĵoj (1969-1972, Budapeŝto)
- fontano (1976, Szentendre)
- fontano kun birdo (1978, Nov-Delhio)
- fontano (1983, Visegrád)
- kompozicio (1991, Kanbero)
- idolo (1996, Paks)
Fontoj
- oficiala paĝo Arkivigite je 2018-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.