Verkoj pri Esperanto-historio informas pri la historio de la lingvo kaj movado Esperantaj. Ili okupiĝas aŭ pri la tutmonda movado, pri unuopaj landoj, regionoj aŭ urboj, pri organizoj aŭ specifaj temoj aŭ pri personoj (biografioj). Kelkaj verkoj kompreneble estas pli enfluhavaj kaj gravaj ol aliaj; la kvalito de historio-verko povas dependi de

  • la uzo de (novaj) fontoj kaj la kono de la fakliteraturo;
  • la stilo;
  • la didaktika valoro;
  • la resumo de la stato de la esploro.

Ĝenerala kritiko

Ulrich Lins en 1988 kritikis la koncernan literaturon en Esperanto tiel:

  • Precipe, la aŭtoroj estas amatoroj, nehistoriistoj, kvankam tio ne nepre diras ke ili estas malseriozaj.
  • La aŭtoroj ofte havas pedagogian tendencon kaj volas eduki la esperantistojn, doni al ili memfidon kaj kuraĝigi ilin. Sekve, oni emas transdoni mitojn kaj silenti pri malsukcesoj.
  • Ili ofte kontentiĝas per kronikoj kaj priskriboj, sen profunde analizi sian temon.
  • La plej multaj kontribuoj estas nedetalaj, supraĵaj aŭ tro ĝeneralaj.
  • La kvanto de referencoj estas limigita, nur malmultaj aŭtoroj entreprenas penan serĉadon en arkivoj aŭ sisteman trastudon de la plej gravaj Esperanto-gazetoj.[1]

Eblas aldoni pliajn kritikojn. Plej multaj verkoj limigas la perspektivon al la interna evoluo de la Esperanto-movado. Nur malmultaj aŭtoroj ligas ĝin kun la ĝenerala historio de la "ekstera mondo", ekzemple studante Esperanton en ĝiaj rilatoj al pacismo, socialismo, vegetarismo aŭ aliaj internaciaj movadoj de la priesplorita epoko, kvankam ofte la protagonistoj estis aktivaj en pluraj "movadoj" samtempe, ne nur en la Esperanta.

Historia superrigardo

Frua mencio

En la unuaj jaroj de Esperanto, en La Esperantisto kaj Lingvo Internacia, ekzistis foje eta rerigardo, sed nenia historiografio. La Esperanto-historiografio komenciĝas per artikola serio de Louis de Beaufront en 1903.

Ondo de 1912

Edmond Privat: Historio de la lingvo Esperanto, Ĝenevo 1912

Poste estis eta ondo da verkoj rilate al la arĝenta, do 25-jara jubileo de Esperanto, en 1912, kun la verkoj de Edmond Privat, Andreo Fiŝer (1911) kaj Adam Zakrzewski (1913).

Intermilita epoko

Inter la mondmilitoj aperis lerniloj, kiel la verko de J.R.G. Isbrücker. Tiaj verkoj ofte celis estis bazaj stud-libroj por prepari studentojn al lingvaj ekzamenoj, dum kiuj ankaŭ estis ekzamenitaj bazaj konoj pri la Esperanto-historio. Elstaris en tiu epoko precipe Enciklopedio de Esperanto (1934).

Post la dua mondmilito

La verkoj pri Esperanto-historio fariĝis pli kaj pli diversspecaj. Aparte menciinda estas Esperanto en Perspektivo (1974). Aperis ankaŭ specialaj studoj, kiel La Danĝera Lingvo de Ulrich Lins. Multaj studoj pri lokaj aŭ regionaj Esperanto-movadoj aperis okaze de iuj "rondaj" naskiĝtagoj, ekzemple 90- aŭ 100-jara ekzisto de klubo aŭ organizo. Post la malapero de Sovetunio kaj de la iama soveta bloko en 1989/1990 aperis relative multaj studoj en tiu mondregiono, kiuj eluzis la novan liberecon skribi kaj publikigi pri temoj ĝis tiam ne oportunaj aŭ eĉ malpermesitaj, kiel ekzemple biografioj de Esperantistoj murdigitaj en 1937 dum la Stalina teroro. En Germanio aperis pluraj verkoj pri la Esperanto-movado en la ĵus malaperinta GDR.

En la belartaj konkursoj de UEA de 2017, premiiĝis la eseo La esperantisto de la jaro (1887-1997). Laŭ la enkonduko, "eblas legi la raporton kiel neortodoksan koncizan historion de nia movado".[2]

Unuopaj verkoj

Listigitaj estas nur iom gravaj monografioj. Ekzistas multaj pliaj studoj en formo de artikoloj aŭ en diversaj periodaĵoj aŭ festlibroj. Pri ili vd. la eksterajn ligilojn cititajn je la fino de tiu ĉi artikolo.

Internacia movado kaj ĝenerala historio de Esperanto

Cetere, pluraj verkoj havas la titolon Historio de Esperanto.

Laŭ landoj

Belgio

Ĉeĥoslovakio

  • 1983: Stanislav Kamarýt. Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio. Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio1983

Germanio

Historio de Esperanto en germanaj regionoj kaj urboj, laŭ ties alfabeta ordo (plej novaj verkoj supre):

  • Berlino (2006): Fritz Wollenberg, Esperanto-Ligo Berlino. Jubilea Libro 1903 - 2003, Esperanto Lingvo kaj kulturo en Berlino, Mondial 2006, ISBN 1595690433. 1993: Fritz Wollenberg. El la historio de la Esperanto-movado en Berlin. 90 jaroj Esperanto en Berlin. Berlin: Esperanto-Ligo Berlin 1993
  • Düsseldorf (2002): Mattusch, Edeltraud; Mattusch, Max Hans-Jürgen: Esperanto ein Ausweg aus Babylon? 95 Jahre Esperanto in Düsseldorf. Niebüll 2002, ISBN 3-89906-339-2
  • Erzgebirge, Vogtland(1976): Zur Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung im Bezirk Erzgebirge-Vogtland (1907-1933). Karl-Marx-Stadt 1976
  • Frankfurto ĉe Majno (1984): 80 Jahre Esperanto-Gesellschaft Frankfurt am Main e.V. 1904-1984. Frankfurt: Esperanto-Gesellschaft 1984
  • Freiburg im Breisgau (1991): 100 Jahre Esperanto in Freiburg. Freiburg 1991
  • Lepsiko (1999): Rolf Beau, Ino Kolbe. Esperanto in Leipzig und Umgebung 1945-1991. Althen: Deutscher Esperanto-Bund, Landesverband Sachsen 1999.
  • Meklenburgio-Antaŭpomerio (1998): Ralf Kuse: Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern, Eine Chronik 1905-1998, Eldonejo Esperanto-CD Kiel, ISBN 3-924409-04-8
  • Munkeno (1991): Karl-Ernst Paech. 100 jarojn Esperanto en Munkeno. Munkeno: Esperanto-Klubo 1991
  • Nurembergo (1988): Hermann Schmid; Margarete Schmid (red.). 100 Jahre Esperanto-Gruppe Nürnberg 1888-1988. Augsburg: Esperanto-Press 1988
  • Rostock (2003): Ralf Kuse. 95 Jahre Esperanto in Rostock. 1908-2003. S.l. (Schwerin): aŭtoro s.j. (2003)
  • Schwerin (1995): Ralf Kuse: Esperanto-Chronik Schwerin 1905-1995. Schwerin: aŭtoro 1995.

Katalunio

  • 1984: Josep Sala; Joan Torres. L’esperanto a Olot. Olot: Aubert impressor, 1984.
  • 1985: Jean Amouroux, Robert Lloancy; Marie-Thérèse Lloancy. Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon. Perpinjano: Ed. Conflent, 1985.
  • 1987: Narcís Fluvià i Figueres. "Cronologia de l’esperantisme català". En: Marjorie Boulton. Zamenhof, autor de l’esperanto. Barcelono: Llamp-KEA, 1987.
  • 1987: Ĝirona Espero. Girona: Ĝirona Espero, 1987. 30 p.
  • 2002: Xavier Margais i Basi: El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Edicions Documenta Balear, col. Arbre de Mar núm 6. Palma, 2002. ISBN 84-95694-29-8. 372+16 p.
  • 2004: Francesc Poblet i Feijoo: Els inicis del moviment esperantista a Catalunya – La komenca esperanto-movado en Katalunio. Constantí: Kataluna Esperanto-Asocio – O Limaco Edicions, 2004. ISBN 84-933380-5-2. 120 p.
  • 2005: Antonio Marco Botella: Esperanto en Katalunio (1887-1987). Barcelono: Barcelona Esperanto-Centro, 2005. ISBN 84-933700-1-0. 358 p.
  • 2008: Francesc Poblet i Feijoo: El Congrés Universal d’Esperanto de 1909 a Barcelona. La consolidació del moviment esperantista als Països Catalans. – La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono. La firmigo de la esperanto-movado en la Kataluna Landaro. Sabadell: Kataluna Esperanto-Asocio, 2008. ISBN 9788493672812. 140 p.

Nederlando

Pollando

Svislando

  • 2006: Andreas Künzli. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo 2006

Laŭ temoj

Germana Esperanto-Asocio (GEA)

Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE)

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)

Mondpaca Esperantista Movado (MEM)

  • 1978: Koncize pri MEM 1953-1978. Praha 1978

Persekutoj kontraŭ esperantistoj

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA)

  • s.j.: Tage Lindbom. Sveda laborista movado. S.l.: Sveda Laborista Esperanto-Asocio s.j.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Universala Esperanto-Asocio (UEA)

Natursciencoj kaj tekniko

Biografioj kaj person-rilataj leksikonoj

Biografioj kaj aŭtobiografioj de Esperantistoj ordigitaj alfabete laŭ ties familiaj nomoj (plej novaj verkoj supre). Leksikonoj kun biografiaj artikoloj pri esperantistoj de iu lando vd. sub la landonomo.

Martin Blicher

  • Martin Blicher. El mia esperantista vivo. (Aŭtobiografia skizo kaj memoroj). S.l.: tk 1967.

Philip Buttinger

  • s.j.: Awtobiografio [tiel, legu Aŭtobiografio] de nederlanda SS-soldato en Anglio. London: Philip Buttinger s.j.

Andreo Cseh

Italaj esperantistoj

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

Hector Hodler

Hans Jakob

  • 1995: Hans Jakob. Servisto de l' Ideo. 50 jaroj ĉe Universala Esperanto-Asocio 1908-1958. (Aŭtobiografio editorita de Mark Fettes). Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo 1995

Teo Jung

  • 1979: Teo Jung. Ĉiu Ĉiun. Sep jardekojn en la Esperanto-movado. Memoraĵoj de 86-jara optimisto (aŭtobiografio). Antverpeno, La Laguna: tk, Stafeto 1979

Kroataj esperantistoj

  • 2002: Josip Pleadin. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. Đurdevac: aŭtoro 2002

Lanti

Aleksandr Saĥarov

  • 1993: Aleksandr Saĥarov. Rememoroj de centprocenta esperantisto. (Aŭtobiografio). Moskvo: Impeto 1993

Svedaj esperantistoj

  • 1931: Jubileums-Matrikel, Jubilea matrikulo 1931. Stockholm: Sveda Esperanto-Federacio (SEF) 1931

Svisaj esperantistoj

  • 2006: Andreas Künzli. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo 2006

Wilhelm Heinrich Trompeter

Vladimir Varankin

L.L. Zamenhof

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Lins 1988, vd. la literaturliston.
  2. Javier Alcalde (2017). "La Esperantisto de la jaro (1887-1997)". En: Belarta Rikolto 2017. Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, Novjorko, Mondial, pp.129-145.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.