Vereinigung der XI | ||
---|---|---|
Freie Vereinigung zur Veranstaltung von künstlerischen Ausstellungen | ||
artista grupo • grupo de homoj • organizaĵo | ||
Komenco | 5-a de februaro 1892 vd | |
Fino | 2-a de majo 1898 vd | |
Poste | Berlina Secesio vd | |
Lando(j) | Reĝlando Prusio vd | |
La berlina] artista grupo Vereinigung der XI estis kune kun Münchner Sezession la plej grava artistoasocio de Germanujo kiu emancipiĝis de la tiutempa artista mediaro. Ĝi fonditis en la 5.2.1892 laŭ la modelo de la brusela grupo Les Vingt kaj malfonditis en 1898 post la fondo de Berliner Secession.
Membroj
Ĉe la antaŭfondiĝaj kutimtablaj rondoj kunvenis regule jenaj artistoj:
- Jacob Alberts (1860–1941)
- Hans Herrmann (1858–1942) – membro ĝis 1898
- Ludwig von Hofmann (1861–1945)
- Walter Leistikow (1865–1908)
- George Mosson (1851–1933)
- Konrad Alexander Müller-Kurzwelly (1855–1914) – membro ĝis 1894
- Hugo Schnars-Alquist (1855–1939)
- Friedrich Stahl (1863–1940)
- Hugo Vogel (1855–1934) – membro ĝis 1898
Tiuj ĉi novaj membroj sukcese varbis por apogo kaj aliĝo la tiam ege konatajn artistojn Max Liebermann (1847–1935) kaj Franz Skarbina (1849–1910).
La membronobro de la 11 grupanoj restis neŝanĝita. Por la foririntaj artistoj anstataŭe venis:
- en 1894 Max Klinger (1857–1920)
- en 1898 Dora Hitz (1856–1924)
- en 1898 Martin Brandenburg (1870–1919)
Unueca stilo ne ekzistis. Ĝenerale oni tamen preferis orientiĝo je portretoj, naturo, privataĵoj, etosoj, pejzaĝoj.
Historio
Fono
Imperiestro Vilhelmo la 2-a subtenadis tradiciajn artistojn (Historiismo) kaj kontraŭis modernajn stilojn (Ekspresionismo aŭ Impresionismo). Lia moŝto estis tre agema se mem regi la artogustojn tiutempajn. Lia preferita pentristo kaj konsilisto arta estis Anton von Werner (1843–1915), estante samtempe la estro de la societo Verein Berliner Künstler kaj direktoro de Prusia akademio de artoj. La ĉiujaraj berlinaj artekspozicioj (Große Berliner Kunstausstellung) organizitaj de Verein Berliner Künstler restis la publika elmontrejo de la aprobita pentristaro. Pli modernaj artistoj ne havis iun ŝancon prezenti sin tie ankaŭ.
Celo kaj agadoj de la Dekunu-anoj
Ilia unua nomo estis Freie Vereinigung zur Veranstaltung von künstlerischen Ausstellungen. Celo estis prezenti nemontreblajn verkojn al publiko kaj vendi ilin. Krome oni celis modernigi la berlinan kulturan scenon kaj doni alternativojn al tradiciaj prusiaj artoj. La unua ekspozicio de ili malfermitis en la 3.4.1892 en la "Galerio Eduard Schulte sur la bulvardo Unter den Linden.
Freie Künstlervereinigug - Libera porartista ligo
En 1892 organizis "Verein Berliner Künstler" la unuan ekspozicion de la norvega pentristo Edvard Munch en Germanlando. Sed liaj 55 verkoj ŝokis la vizitantojn - kaj jam 7 tagojn post la malfermo Anton von Werner ordonis fini la ekspozicion pli frue. Kontraŭ tio fondiĝis - kun helpo de la Dekunu-anoj - asocion nomita Freie Künstlervereinigung; la konservativa ligo "Verein Berliner Künstler" splitiĝis.
Malfondo
En 1898 fonditis la asocio Berliner Secession kies prezidanto iĝis Max Liebermann. Tio estis aŭtomate la malfondiĝo de la "Vereinigung der XI" - ĉar ok iamaj membroj ĝiaj aliĝis al la nova Secesio.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vereinigung der XI en la germana Vikipedio.
Literaturo
- Sabine Meister: Die Vereinigung der XI. Die Künstlergruppe als Keimzelle der organisierten Moderne in Berlin. Dissertation, Universität Freiburg 2006