Herbejtereno, greslando aŭ herbolando estas agrikulture uzataj terenoj, sur kiuj greso aŭ herbo kreskas kiel daŭra kulturo, kaj estas uzataj kiel paŝtejo kaj almo por paŝti brutojn aŭ kiel herbejo por falĉi la herbon aŭ kiel novalo. Nuntempe en la Eŭropa Unio multaj tiaj terenoj ankaŭ estas nur flegataj kiel naturprotektaj areoj. Plej ofte temas pri areo kreita de homo en klimato kun pli ol 400 mm percepitaĵo avaraĝe jare.[1] Antaŭ ĝi ne estis praherbejo kiel stepo aŭ savano, sed kreskis aliaj plantoj.
La surkreskaĵo de la verdejo estas furaĝo por krudmanĝantaj bestoj kiel remaĉuloj aŭ ĉevaloj. Tial ĝi estas grava fonto por la furaĝoprovizo de besttenantoj.[2] Surkreskaĵoj de verdlando uzeblas krom tio por renovigeblaj resurcoj; precipe sur malfekundaj kreskejoj . Ofte la vidpunktoj de la pejzaĝflegado kaj/aŭ de la naturprotekto pli gravas ol la produktadto de biomaso.
Difino kaj subdivido
La termino „verdejo“ (laŭ la germana Grünland ) estas la uzmaniero en agrikulturo, kiu distingiĝas de la prilaborita grundo de agroj aŭ de hortikultura tereno, al kiu ankaŭ apartenas fruktkulturaj kaj vitikulturaj terenoj. Oni ankaŭ devas distingi ĉiamverdajn terenojn disde novalo, kiu estas uzata nur dum certa tempo kaj la (neproduktivaj terenoj), kiel vojoj, agrorandoj, boskoj, sed ankaŭ akvobasenaj kultivejoj aŭ similaj terenoj: ekzemple, forsto.
Ekologio kaj biologio
La ekologio kaj biologio, por kiu la agrara verdlando estas sekundara vegetaĵaro – kreita de homoj - distingas verdlando en la pli strikta senco disde verdlando en pli vasta senco.
- Verdejo en strikta senco estas herbejoj, paŝtejoj aŭ falĉejoj (falĉitaj terenoj). Ĝi ankaŭ nomiĝas agrikultura verdlando aŭ laŭ la plantsocilogio grasherbejoj. Tiuj terenoj estas ofte plurfoje dum la jaro falĉataj aŭ pripaŝtataj kaj liveras valoran furaĝon. Tiuj verdejaj plantsocioj ne povus ekzisti en meza Eŭropo sen tiuj mastrumada maniero.
- verdejo en la vasta senco inkludas krom la supre menciitaj terenoj ankaŭ la malgrasaj herbejoj inklude de alpopaŝtejoj, malsekherbejoj, sekherbejoj kaj duonsekherbejoj, nardoherbejoj, arbederkiejoj kaj la en fruaj jaroj oftaj molinio-herbejoj kaj kareksa malsekherbejo, kiuj estis uzataj en antaŭaj jaroj por produkti substekaĵon kaj kiuj nur sporade estas paŝtita (migranta ŝafisto). Tiuj plantsocioj estas duonkulturaj aŭ kulturaj formacioj. Originaj sek- duonsek- nardo- kaj alpinaj herbejoj estas tre maloftaj.
Miksformo de verdlando kaj fruktkultivejo estas la fruktarba herbejo. Pro la daŭre fermita plantkovraĵo verdlando bone protektas kontraŭ erozio. La plantkovraĵo boe protektas la grundon, ankaŭ pro tio, ke ĝi favoras la edafonon kaj zorgas ke fariĝas humo en la grundo.[3]
Botanika konsisto de la specioj
Pro la malsamaj utileblecoj la diversaj tipoj de verdejoj formas diversajn plantsociojn [4]
- Trifolium pratensis, Chrysanthemum leucanthemum, Geranium, Lychnis flos-cuculi, Crepis, Hieracium /Hypochaeris radicata/Leontodo, Campanula, Tragopogon, Cirsium oleraceum, Rhinanthus, Centaurea, Polygonum bistorta, Filipendula ulmaria, Caltha palustris, Potentilla erecta, Sanguisorba, Hieracium pilosella, Plantago lanceolata, Lathyrus pratensis, Knautia arvensis/Scabiosa, Cirsium palustre, Silene dioica, Symphytum, Geum rivale, Primula, Phyteuma, Achillea millefolium, Medicago lupulina, Ajuga reptans, Saxifraga granulata, Salvia pratensis, Meum athamanticum, Polygala, Ranunculus, Vicia, Lotus, Myosotis, Cardamine pratensis, Rumex acetosella, Thymus, Euphrasia, Trollius europaea, Anthriscus sylvestris, Heracleum sphondylium, Galium, Prunella kaj Lythrum salicaria
Uzformoj
Daŭra Verdejo
Alternanta Verdejo
Verdeja Novalo
Uzintenseco
Intensiva verdejo (Agrikultura Verdejo)
Sub agrikultura verdejo oni komprenas tipon de verdejo, kiu estas multe uzata, ke la produktado por la baza furaĝo por la laktbovina tenado – kompare al la silaĝo maizo valoras ekonomie. La ofteco dependas de la naturregiono kaj la kondiĉoj de la kreskejo kaj estas inter 3 kaj 6 uzoj po jaro (falĉado, paŝtado kaj falĉpasŝtejo). La nutraĵoj, kiujn la plantoj elprenas de la grundo, preskaŭ komplete revenas al la grundo pere de la sterkaĵo (biena sterkaĵo) , precipe kiel flusterko.
Ekstensiva Verdejo
Ekstensiva verdejo estas verdejo kiu nur estas uzata unu- ĝis trifoje jare. Al ĝi apartenas ankaŭ la longjaraj ekstencive agrikulture mastrumitaj paŝtejo en altaj regionoj.
La brutokapacito de ekstensive uzata verdejo estas ĉe 80 ĝis 150 grandbrutunuoj.
Biotopo-verdejo
Biotopverdejo estas esprimo por verdejo, kiu ne plu servas unuarange al agrikultura produktado de furaĝo. Temas pri malgrasaj herbejoj de ekstremaj lokaj kondiĉoj, sur kiu la kvanto de nutraĵoj ĝenerale estas malalta, kiuj ĝenerale estas sur sekaj aŭ tro malsekaj grundoj. Ekzemploj por Biotopverdejoj estas : duonsekaj herbejoj kaj kareksherbejoj. La brutokapacito estas ĝenerale sub iehbesatz liegt in der Regel unter 50 grandbrutunuoj.
Furaĝvaloro
La Furaĝvaloro [5] respegulas la ekonomian valoron de la rikoltaĵo. La sekvantaj tabeloj kaj listoj indikas la valoron de kelkaj furaĝaj plantoj, kiuj ofte kreskas sur mezeŭropaj verdejoj. La datoj estas el la jaro 1986.[5] [6]
Gresoj
kiel furaĝo | ||
---|---|---|
valora | malpli valora | senvalora |
Schedonorus pratensis | kutima poo | Odora antoksanto |
Poa pratensis | bromuso | Poa annua |
lolio | kviko | holko |
multflora lolio | mola aveno | dekampsio |
multjara lolio | Agrostis capillaris | |
[[herbeja fleo | daŭra cinozuro | nardo |
ordinara daktilo | oara aveno | |
vulpovosto herbeja | erioforo | |
festuko | mola bromuso | |
agrostido | karekso | |
rekta aveno | junko |
Leguminozoj kaj herboj
kiel furaĝo | ||
---|---|---|
valora | malpli valora | senvalora |
Trifolium repens | Leontodo super 20 % | Menyanthes trifoliata |
Trifolium resupinatum | Plantago major | Gallium |
Ruĝa trifolio | karvio | Stellaria media |
Trifolium hybridum | Sanguisorba | geranio |
Lotus | pimpinelo | potentilo |
vicio | herakleo | Arbara antrisko |
Lathyrus pratensis | veroniko | |
akemilo | H(Capsella bursa-pastoris | |
Plantago lanceolata | urtiko | |
Achillea millefolium | hiperiko | |
birda vicio | lekanteto | |
Leontodo sub 20 % | KSilene flos-cuculi | |
Aegopodium | ||
kardo | ||
Filipendula | ||
Persicaria | ||
rumekso | ||
tusilago | ||
Campanula | ||
Lysimachia nummularia |
Venenaj respektive suspektate venenaj plantoj
La jenaj plantoj estas plantoj kun venenaj substancoj. Same estas menciitaj plantoj, ĉe kiuj oni suspektas venenajn kaj por la sano de la gregoj malbone efikajn substancojn.
Cardamine pratensis, Colchicum autumnale, Euphorbia, Cicuta virosa, Conium maculatum, Equisetum palustre, Caltha palustris, Anemone, akvilegio, Ranunculus auricomus, Ranunculus flammula, Ranunculus sceleratus, Ranunculus acris (ofta planto), Rhinanthus, Thalictrum flavum, Trollius europaeus, agla pteridio
Historio
Kompare kun la mastrumformoj de verdejoj ĝis la mezo de la 20a jarcento la hodiaŭa mastrumado de la verdejoj estas mulrflanke malsamaj. Pro la transiro de la paŝtado al la tutjara tenado de la gregoj en staloj la falĉado kreskas kompare al la pastado, krome la agrikultivistoj hodiaŭaj pli sterkas per fluidsterko anstataŭ la frue ĝenerale uzata firma sterko. Ankaŭ la transiro de la furaĝado per fojno al insalaĵo kondukas al pli ofte uzo de la verdejo dum la jaroj.
Literaturo
- K. Buchgraber, G. Gindl: Zeitgemäße Grünlandbewirtschaftung. 2. Auflage, Leopold Stocker Verlag, Graz 1994. ISBN 3-7020-1073-4
- G. Briemle, M. Elsäßer, T. Jilg, W. Müller, H. Nußbaum: Nachhaltige Grünlandbewirtschaftung in Baden-Württemberg. In: Nachhaltige Land- und Forstwirtschaft. Springer Verlag, Berlin/Heidelberg/New York 1996, S. 215-256. ISBN 3-540-61090-1
- H. Dierschke, G. Briemle: Kulturgrasland. Wiesen, Weiden und verwandte Staudenfluren. Ulmer, Stuttgart 2002. ISBN 3-8001-3816-6
- H. Ellenberg: Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen in ökologische Sicht. Ulmer, Stuttgart 1982.
- E. Klapp: Wiesen und Weiden. 4. Auflage, Parey-Verlag, Berlin/Hamburg 1971.
- W. Opitz v. Boberfeld: Grünlandlehre - biologische und ökologische Grundlagen. Ulmer, Stuttgart 1994. ISBN 3-8252-1770-1
- G. Voigtländer, H. Jacob: Grünlandwirtschaft und Futterbau. Ulmer, Stuttgart 1987.
- G. C. Patzig: Verbesserung der Wiesen durch Bewässerung, Leipzig 1858.
Referencoj
- ↑ (Hrsg.), Gottfried Briemle, Conrad Fink ; Claus-Peter Hutter. (1993) Wiesen, Weiden und anderes Grünland : Biotope erkennen,bestimmen, schützen.. Stuttgart: Weitbrecht Verlag, p. 8ff. ISBN 3522720105.
- ↑ Klaus-Ulrich Heyland (Herausgeber), Spezieller Pflanzenbau, 7. Auflage, Ulmer, Stuttgart, 1952, 1996, ISBN 3-8001-1080-6, S. 13
- ↑ Klaus-Ulrich Heyland (Herausgeber), Spezieller Pflanzenbau, 7. Auflage, Ulmer, Stuttgart, 1952, 1996, ISBN 3-8001-1080-6, S. 13 - 15
- ↑ Bundesamt für Naturschutz Güthler, Wolfram k. Rainer Oppermann: Agrarumweltprogramme und Vertragsnaturschutz weiter entwickeln Mit der Landwirtschaft zu mehr Natur: Ergebnisse des F+E-Projektes „Angebotsnaturschutz“.Bonn, 2005
- 1 2 Rat d. Bezirkes Fachorg. für Land- Forst- u. Nahrungsgüterwirtschaft. Olschewski, H., Autorenkollektiv der Abteilung Grasland: Anleitung zur Bestimmung und Bewertung der Futterqualität auf den Weiden. Karl-Marx-Stadt. 1986-04
- ↑ Verlag Eugen Ulmer, Dierschke, Hartmut, Gottfried Briemle: Kulturgrasland: Wiesen, Weiden und verwandte Staudenfluren. Stuttgart, 2008