Verda politiko
politika ideologio
skolo
Sunfloroj simbolo de verdaj politikoj.
Sunfloro estas internacie rekonata kiel simbolo de verdaj politikoj.

Verda politikoverda ideologio (ekologiismo) estas la centra-maldekstra politika ideologio. Ĝi taksas multe ideoj, valonoj, vidpunktoj kiuj estas la fundamento por krei la aktivan kaj malferman civitanan socion, kreskantan harmonie kun la daŭripova evoluo kaj respektante la homajn rajtojn. La plej grandaj verdaj politikaj partioj devenas el 1970-aj jaroj kaj novaj, maldekstraj politikaj movadoj.

Verda politiko ampleksas tri ĉefajn politikojn: ekologian, socian kaj ekonomian, estantaj la fundamento de la daŭripova evoluo.

Verdan politikon realigas la verdaj politikaj partioj (Verduloj), baziĝante siaj agadoj sur kvar abutmentoj:

  • ekologio (ankaŭ "ekologia saĝo" aŭ "ekologia konstanteco") - promociado renoviĝantan energion, fervojan transporton kiel kontraŭeco al konstruado aŭtostradojn, kategoria kontraŭo al nuklea energio, kritiko al troa konsumadismo kiel unu el la ekologiaj embarasoj, subteno por batalo por bestaj rajtoj.
  • socia justeco (ankaŭ "socia egaleco kaj ekonomika justeco") - ankaŭ en imposta politiko per la "verdan impostan reformon" - punoj al entreprenoj kiuj malpurigas la medion, gradacio de impostado de neregenereblaj krudmaterialoj, forta investado al homa kapitalo, forigo de ĉiuj impostoj produktitaj loke, mezurado de bonstato ne per la PKB, sed per la Indico de Kvalito de la Vivo.
  • partoprena demokratio, kiu signifas serĉado de la interkonsenton ene de kiel multe malcentralizitaj societoj.
  • agado sen perforto (pacismo). Multaj aktivistoj de la Verduloj partoprenas movadoj kontraŭmilitista kaj alimondisma, protestante kontraŭ militoj, militarismo kaj agresiva kapitalismo, kiu detruas nian planeton kaj kontribuas al socia distavolo.

La politika termino verda, traduko de la germana Grün, nomiĝas pro die Grünen, la unua sukcesa verda partio, kreita dum la malfruaj 1970-aj jaroj en Germanio.

Subtenantoj de verda politiko, nomitaj Verduloj, dividas multajn ideojn kun la ekologiaj, naturprotektismaj, feminismaj kaj porpacaj movadoj. Aldone al demokratio kaj ekologiaj aferoj, verda politiko ankaŭ prizorgas civilajn liberecojn.

En la Ascocio de Verduloj Esperantistaj, AVE kunvenas partianoj kaj simpatiantoj. [1]

Referencoj

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.