Verda Stacio | ||
---|---|---|
radiostacio | ||
Komenco | 1932 vd | |
Fino | 1950 vd | |
Lando(j) | Ĉeĥoslovakio vd | |
Lingvoj | ||
VERDA STACIO (1932-1950) estis radio elsendanta per Esperanto. En 1932 komencis elsendi Brno-radio prelegojn pri Ĉeĥoslovakio (Marie Strejčková-Šamlová). El oftaj disaŭdigoj en Brno rezultis regulaj "Esperanto-horetoj" elsendataj ĉiumonate de grupo de profesiaj aktoroj kaj kantistoj "Teatro kaj Radio Aktoroj" (TRAKT), kiu prezentis siajn programojn sub la titolo "Verda Stacio", fondita en 1933. Ĝiaj membroj lernis Esperanton en la kurso aranĝita en 1932 de Radiojournal. Estis elsendataj unuhoraj artprogramoj kun deklamoj, kantoj, teatraĵoj, operoj, operetoj kaj muziko. La programoj estis altnivelaj pro aktorado de eminentaj artistoj, tiam junaj, nun preskaŭ ĉiuj tre famaj, ekzemple Karel Höger, Zdeňka Švabíková-Kožíková, Josef Bezdíček, František Šlégr, Antonín Klimeš, la reĝisoro d-ro František Kožík.
La gvida kolektivo en Brno konsistis el Dalibor Chalupa, estro de la literatura sekcio de la stacio Brno, Jiří Vítězslav Šamla, oficisto tiea, Marie Strejčková-Šamlová, Theodor Kilian, faka instruisto en la komerca lernejo en Třebíč. La resono en eksterlando estis tre granda. En 1933 venis 2200 leteroj konfirmantaj aŭskultadon. Verda Stacio eldonadis de post 1934 por siaj aŭskultantoj "Ĉeĥoslovakan Radio-Bultenon", ciklostilitan, iam presitan aperantan antaŭ la "horetoj" por informi la aŭskultantojn pri tekstoj kaj pri personoj. En 1937 eldonis la Radio Brno tre reprezentan almanakon.
El la programoj de la tiama Verda Stacio ni enskribu
- la operojn:
- La vendita fianĉino (tradukis Jiří Vítězslav Šamla),
- La kiso (tradukis Jiří Vítězslav Šamla),
- La operetojn:
- Sur rozoj sternite (tradukis Jiří Vítězslav Šamla),
- Pola sango (tradukis Jiří Vítězslav Šamla),
- la dramojn:
- R.U.R. (tradukis Josef Řebíček),
- La Blanka Malsano (tradukis Theodor Kilian),
- Ĉeĥa Betlehemo (de Miloš Kareš, tradukis Jan Filip),
- Grandhotelo Nevada (tradukis František Heikenwälder),
- Pacon kaj ĝojon al homoj de bona volo (de Dalibor Chalupa, tradukis Marie Strejčková-Šamlová).
Ĉar en Brno mankis la animo de Esperanto sur la radioondoj, Inĝeniero Antonín Slavík estis ekzekutita de la nazioj, kaj pluraj el la aktivuloj de la tiea Verda Stacio translokiĝis post la liberigo de Ĉeĥoslovaka Respubliko en Pragon (Dalibor Chalupa, Josef Bezdíček, Karel Höger, d-ro František Kožík, Zdeňka Švabíková-Kožíková, Vladimír Leraus, geedzoj Klimešoj), estiĝis kondiĉoj por revivigi tie la artoprogramojn de Verda Stacio.
La radia Esperanto-grupo artoprograma konsistis el membroj de la radia drama ensemblo, el aktoroj de Pragaj teatroj kaj ankaŭ el membroj de la Esperantista Klubo en Prago. Al la Radio kaj Teatro Aktoroj plaĉis la Esperanta lingvo kaj ili plene adekvate redonadis la spiriton kaj enhavon de la elsendataj verkoj.
La unua ĉeokaza elsendo okazis en la 27-a de oktobro 1946, antaŭvespere de la ŝtata festotago, la regula duonhora programo ĉiumonata renoviĝis la 5-an de januaro 1948 kaj plilongiĝis la 5-an de oktobro 1949 al 60, laŭbezone ĝis 90 minutoj. Tiuj elsendoj daŭris ĝis junio 1950. La serion fermis la unua aŭtuna programo la 6-an de septembro tiujare.
En la januara programo 1948 (stacioj Praha II kaj Morava, poste plurfoje ankaŭ České Budějovice), por kontinuigi la tradicion de la Verda Stacio en Brno, estis i. a. ree prezentita la radiosceno, per kiu Brno siatempe komencis la artoprogramojn (1934-10-03): Ĉu revo aŭ fakto de Dalibor Chalupa en traduko de Jiří Vítězslav Šamla. Sekvis la kortuŝa rememoro pri Inĝeniero Antonín Slavík.
Aparte elstaraj faroj estis la elsendo de tri ĉeĥaj operoj. La maja programo 1949 estis dediĉata al la komika opero unuakta de Vilém Blodek En la puto en traduko de d-roj Tomáš Pumpr kaj Josef Fousek. Parolis Karel Höger (poste Nacia Artisto), L. Klimešová, Zdena Procházková, Antonín Klimeš, kantis membroj de la Nacia Teatro Maria Tauberová, L. Hanzaliková, A. Votava, Karel Kalaš, la ĉeĥoslovaka radioĥoro (estro J. Pinkas); la radioorkestron estris F. Dyk. La elsendo estis transprenata ankaŭ de Praha I (470 m), sur kies ondo aŭdiĝas tiuhore "noktaj koncertoj". La prezento de la opero estis laŭ ĉiuj starpunktoj faro eminenta. - Ĉar la internacilingva opero vekis grandan eĥon, ankaŭ inter neesperantistaj aŭskultantoj, ripeto de tiu opero inaŭguris la aŭtunan sezonon de Verda Stacio.
La opero de Bedřich Smetana La vendita fianĉino (1950-02-0l), prezentita en ĉefaj partoj, signifis pluan elstaran faron. Tradukis ĝin kaj la partojn verse kunigis T. Pumpr, muzike kunlaboris J. Fousek. Dirigento de orkestro estis Jan Peška, reĝisoro D. Chalupa, kantis artistoj V. Strelcová, Josef Válka, R. Asmus, A. Pelz, S. Spurná, membroj de la Ŝtata Teatro en Brno. Ĥoro kaj orkestro estis de Radio Brno. La versojn deklamis Höger, Zdena Procházková, Bobek. La tuto de la prezento estis rava travivaĵo.
Disaŭdigo de la kompleta opero Najado (Rusalka) de Antonín Dvořák kun libreto de Jaroslav Kvapil estis prezentado, kiun oni povas nomi sen troigo epokfara (laŭ la raporto de Stanislav Kamaryt en Esperantista). Ĝi estis elsendata en du partoj, la 5-an kaj 12-an de aprilo 1950, sume 120 minutojn. La radioorkestro ludis sub F. Dyk, la radioĥoron estris J. Pinkas, reĝisoris Dalibor Chalupa kaj Jiří Frejka. Kunlaboris entute 140 personoj. Kantis majstroj el la Nacia Teatro en Prago: Beno Blachut, Maria Tauberová, Karel Kalaš, L. Hanzalíková, K. Lais, Štefa Petrová, B. Rujan k. a. Ĉiu, kiu konfirmis sian aŭskulton al la opero, ricevis broŝuron kun la teksto en Esperanto.
El artismaj programoj ni enskribu, krom la tri nomitaj operoj, prezentadojn elstarajn ĉu pro la teksto, ĉu pro kvalitoj de la prezento, ĉu pro la reĝisora aranĝo. Al tiaj viciĝis sceno:
- La maskoj verkita de Antonín Slanina,
- "Epizodo komenciĝas" de Olga Horáková kaj tradukita de A. Slanina,
- Maja fabelo de Vilém Mrštík, aranĝita por la dissendado de D. Chalupa,
- unuhora raporto pri la Sokol-festivalo, kies parto estis dudek-minuta raportado fare de J. Mařík senpere el la stadiono Strahov la 5-an de julio 1948.
Ni enskribu la ĉefajn rolintojn en tiuj programoj. Inter la aktoroj estis Karel Höger kaj Zdeňka Švabíková-Kožíková sendispute steluloj en tiu ensemblo kaj krom ili pluraj aliaj tre elstarantaj: B. Bobek, Vladimír Leraus, L. Klimešová, Z. Procházková, J. Holmanová, k.a. Al la menciitaj kantistoj ni aldonu ankoraŭ R. Asmus kaj J. Bartoš. Tre ofte reĝisoris Dalibor Chalupa aŭ Josef Bezdíček. Amatore rolis plej ofte Miloš Nývlt, Jan Valeš kaj Antonín Slanina.
Organizanto de la artismaj programoj estis daŭre kaj sindone Antonín Slanina, kiu ankaŭ ofte liveris la tradukojn kaj adaptojn de tekstoj.
La plurjaran sukcesan laboron de la Verda Stacio finis la 6-an de septembro 1950 la programo "Ĉeĥoslovaka ĵunularo" kun popolaj kantoj, prezentitaj de la mezlerneja ĥoro de František Blaha en Gottwaldov.
Konservitaj verkoj de Verda Stacio
Tekstoj
- Verda Stacio (Esperanta almanako de la Ĉeĥoslovaka Radio), Jiří Vítězslav Šamla
- Recenzo en Austria Esperantisto Novembro p. 8
- Forta karaktero / Silentema najbaro, Arkadij Averĉenko (tradukis Jiří Vítězslav Šamla)
- Forlasita, Eduard Bass tradukis Jiří Vítězslav Šamla)
- Lunatika, Jiří Mahen (tradukis Jiří Vítězslav Šamla)
- La Blanka Malsano, Karel Čapek, (tradukis Theodor Kilian)
- Epizodo komenciĝas, Olga Horáková, (tradukis Antonín Slanina, 1949)
- Sur rozoj sternite, Bohumír Polách - Jiří Žalman (= František Kožík), (tradukis J. V. Šamla, 1935)
- Najado, Jaroslav Kvapil - Antonín Dvořák (tradukis Tomáš Pumpr)
- Vendita fianĉino, Karel Sabina - Bedřich Smetana, (tradukis Tomáš Pumpr)
- En la puto, Karel Sabina - Vilém Blodek (tradukis Tomáš Pumpr)
Sonregistro
- Najado Jaroslav Kvapil, Antonín Dvořák, (tradukis Tomáš Pumpr), kiel sonregistro kun majstraj voĉoj de Nacia Teatro en Prago Maria Tauberová, Beno Blachut, Karel Kalač, rakontas Karel Höger
Eksteraj ligiloj
|