La Verda Kato estis esperanta kabaredo en la bohema kvartalo Montmartre de Parizo, fondita en 1920 de la lorena verkisto Raymond Schwartz el la grupo «Amika Rondo». La libro Verdkata Testamento kolektas amuzajn poemojn de Schwartz por la kabaredo.
Agadoj
Ĝi organizis kabaretajn vesperojn en sia «miaŭejo» ĉe apudbulvarda strato Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle. Ĝi tiris sian nomon de la famega Nigra Kato (Le Chat noir), artista kabareto kiu floris en la sama kvartalo de 1885 ĝis 1897. La programoj de la Verda Kato, inspiritaj de Facila Muzo, konsistis el kanzonoj, revuscenoj, burleskaĵoj, ktp. La ĉefa organizanto estis Raymond Schwartz, kiu forlasis la Verdan Katon en 1925, kaj verkis Verdkata Testamento en 1926. Lin anstataŭis Paul Échard[1] sed fine de 1927, kiam Échard forveturis eksterlanden, la Verda Kato ĉesis. Ĉefaj partoprenintoj estis Ludovic-Alexandre le Cornec, Joseph Nels, Félicien Menu de Ménil[2], Jean Marchand, René Dubois, Eŭgeno Aisberg kaj Salomon Kornfeld nomata Grenkamp.
Historio
En 1907, oni organizis en Parizo vesperkunvenojn teatrajn kaj artistajn, teo-kunvenojn, promen-ekskursojn. La sekcio de Montmartre organizis teatrajn vesperojn, kiuj ekde 1909 fariĝis «La Esperantista Kabaredo», prapatro de la Verda Kato. Antaŭ la milito, oni estis organizinta kelkajn tagmanĝojn en diversaj kvartaloj de Parizo.
En 1924 Jacques Camescasse organizis ĉiuĵaŭde Esperantistan tagmanĝon. Sed la 12-an de decembro 1925, Georges Warnier restarigis la famajn vespermanĝojn de la 12-a, trimonatajn; ili estis precipe propagandaj kunvenoj: oni invitis ĵurnalistojn, sciencistojn, politikulojn, ktp., kiuj renkontiĝis kun 50 ĝis 100 esperantistoj.
En 1931, Alfred Mittey fondis ĉiulundan tagmanĝon (Agapoj); en 1933, alian ĉiumerkredan kun Jean Balliman. Plie, oni kreis rendevuojn en Parizo kaj provinco; la ĉiekonata estas tiu de la kafejo Talma fondita de Ferrari (ĉiusabate) en Parizo. Sed la plej fama ekstergrupa kunvenejo en la unua duono de la 20-a jarcento en Parizo restis la «Verda Kato», Esperantista kabareto en Paris, fondita en decembro 1920 de la Esperanto-grupo «Amika Rondo».
Notoj kaj referencoj
- ↑ La Enciklopedio de Esperanto forgesis mencii lin, kaj sekve tute mankas informoj pri li. Povus esti, ke li identas al la olimpika remisto Paul Échard el la pariza regiono, naskiĝinta en 1886.
- ↑ barono Félicien Menu de Ménil (1860 - 1930), ĵurnalisto, verkisto kaj muzikisto, komponis la muzikon de la himno "La Espero"
Vidu ankaŭ
Fontoj
- Enciklopedio de Esperanto, Budapeŝto, 1934, represo de 1966, paĝo 155.