Esperanto-klubo “Verdaĵo”
Emblemo de Verdaĵo
Lando  Ukrainio
Sidejo Odeso
membro de Ukrainia Esperanto-Asocio

Verdaĵo (Junulara Ekologia Esperanto-klubo) estas junulara Esperanto-klubo en Odeso, Ukrainio. La gvidanto de la klubo estas Tatjana Auderskaja.

Kutime ĉiujare la klubo okazigas sekvajn aranĝaĵojn:

  • Cigna lago: 6 — 8 januaro;
  • Humura festo «Aprilaj Ridetoj»: 30 marto — 2 aprilo;
  • Ekspedicio Dnestro: 1 — 14 aŭgusto;
  • Zamenhofaj Tagoj apud Zamenhofa monumento: 14 — 16 decembro.

Krome, la klubo partoprenas en la Odesa lingva festivalo.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.