Verónica Forqué | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Verónica Forqué Vázquez-Vigo | |||||
Naskonomo | Verónica Forqué Vázquez-Vigo | ||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1955 en Madrido | ||||
Morto | 13-an de decembro 2021 (66-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis pro | suicide by asphyxiation vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | José María Forqué vd | ||||
Patrino | Carmen Vázquez-Vigo vd | ||||
Gefratoj | Álvaro Forqué vd | ||||
Edz(in)o | Manuel Iborra vd | ||||
Amkunulo | Joaquín Kremel vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro • filmaktoro • teatra aktoro vd | ||||
Laborkampo | filmo vd | ||||
Aktiva dum | 1972–2021 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Verónica FORQUÉ Vázquez-Vigo (Madrido, 1a de decembro 1955 - Madrido, 13a de decembro 2021)[1] estis hispana aktorino kaj reĝisorino, kiu ricevis kvar Goja-premiojn.[2][3]
Ŝi elstaris pro sia partopreno en filmoj reĝisoritaj de Pedro Almodóvar kiel ¿Qué he hecho yo para merecer esto? kaj Kika kaj pro sia laboro kun famaj reĝisoroj, inter ili Carlos Saura, Luis García Berlanga kaj Fernando Trueba. Krome ŝi estis elektita de Stanley Kubrick por la dublado en hispanan de la rolulo de Shelley Duvall en The Shining. Ŝi ĉefe laboris por kino kaj televido, sed Forqué mem foje asertis, ke ŝi ĉefe preferis labori en teatro.
Kariero
ŝi ekkarieris en filmoj reĝisoritaj de sia patro José María Forqué komence de la 1970-aj jaroj, kaj iĝis aktorino de komedio dum la 1980-aj jaroj, kiam ŝi ricevis kelkajn Goja-premiojn. Ŝia granda elrompo en kinkariero okazis kiam Pedro Almodóvar faris ŝin la aminda Cristal de ¿Qué he hecho yo para merecer esto? (1984). Ŝi laboris por Fernando Trueba en Sé infiel y no mires con quién kaj El año de las luces, pro kiu oni atribuis al ŝi sian unuan Goja-premion kiel duaranga aktorino.
Ŝia amikeco kun Fernando Colomo rezultis en du sukcesaj komedioj nome Bajarse al moro kaj La vida alegre, pro kiu oni atribuis al ŝi sian unuan Goja-premion kiel ĉefa aktorino; kaj samjare, (1988) oni atribuis al ŝi duan Goja-premion kiel duaranga aktorino pro Moros y cristianos, de Luis García Berlanga.
Komence de la 1990-aj jaroj, ŝi eklaboris kun Manuel Gómez Pereira en la komedioj Salsa rosa kaj ¿Por qué lo llaman amor cuando quieren decir sexo?, kunlaboro kiu ripetiĝis en 2005 per Reinas. En 1993, oni atribuis al ŝi sian kvaran Goja-premion kiel ĉefa aktorino en Kika, de Pedro Almodóvar, kun kiu ŝi estis laborinta antaŭe en ¿Qué he hecho yo para merecer esto? kaj Matador.[1]
Aliaj filmoj
- Orquesta Club Virginia, 1992
Referencoj
- 1 2 «Hallan muerta a la actriz Verónica Forqué en su casa de Madrid». ELMUNDO. 13a de decembro 2021. Konsultita la 13an de decembro 2021.
- ↑ «Verónica Forqué cumple 65 años: su trabajo, su matrimonio roto tras 33 años y la amistad con su hija». ELMUNDO. 1a de decembro 2020. Konsultita la 22an de septembro 2021.
- ↑ Del Corral, Pedro. Los cuatro premios Goya que Verónica Forqué nunca fue a recoger. El Periódico de España, 13a de decembro 2021
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Verónica Forqué en la hispana Vikipedio.