Veneto | |
itale Veneto | |
| |
Flago | |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | VEN |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 18,391 km² |
Ĉefurbo: | Venezia |
Loĝantaro: | 4 869 830 loĝ. (2021) [1] |
Loĝdenso: | 265 loĝ./km² |
Provincoj: | Beluno, Padovo, Rovigo, Trevizo, Venecio, Verono, Viĉenco |
Komunumoj: | listo de 581 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 05 |
Prezidanto: | Luca Zaia (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Veneto (itale Veneto [veneto]) (aŭ Venecilando, laŭ NPIV) estas nordorienta regiono de Italio.
Geografio
Veneto samlimas okcidente kun Lombardio, oriente kun Friulo-Venecio Julia, norde kun Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj sude kun Emilio-Romanjo, kaj geografie estas inter la montĉeno de Alpoj kaj la Adriatika maro. Ĝin trairas du gravaj riveroj, Pado kaj Adiĝo.
La ĉefurbo de la regiono estas Venecio, kiu estas ankaŭ la ĉefurbo de la eponima provinco; kaj la aliaj provincoj estas Beluno, Padovo, Rovigo, Trevizo, Verono kaj Viĉenco.
Ĉefaj urboj
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Venecio | Provinco de Venecio | 269 000 loĝ. |
2 | Verono | Provinco de Verono | 260 400 loĝ. |
3 | Padovo | Provinco de Padovo | 210 500 loĝ. |
4 | Viĉenco | Provinco de Viĉenco | 114 200 loĝ. |
5 | Trevizo | Provinco de Trevizo | 81 900 loĝ. |
6 | Rovigo | Provinco de Rovigo | 51 200 loĝ. |
7 | Chioggia | Provinco de Venecio | 50 900 loĝ. |
Historio
Tiu regiono estas riĉega de artaj kaj kulturaj trezoroj. Ĝiaj heredaĵoj enhavas la unikajn konstruaĵojn kaj pontojn de Venecio, kaj multaj vilaoj de Andrea Palladio. Verono havas arenon, kiu estas antikva romia amfiteatro kaj tradicie gastigas operajn spektaklojn. Ankaŭ la varmaj banoj de Abano Terme estas famaj.
Ekonomio
La regiona ekonomio, kiu antaŭe tute dependis de la agrokulturo, nuntempe orientiĝas aparte al pintoteknologia industrio kaj al la modbutikoj (ekzemple Benetton); krome, ludas ŝlosilrolon kultura turismo.
Referenco
- ↑ Statistiche demografiche ISTAT. Monataj statistikoj pri loĝantoj de la Istituto Nazionale di Statistica, Stato 31-a de Decembro 2019.
Eksteraj ligiloj
|