Vendryně | |||
pole Wędrynia, germane Wendrin | |||
municipo | |||
![]() Kalkofornoj en Vendryně | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vendryně | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Třinec | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Montaro | Sileziaj Beskidoj | ||
Rivero | Olše | ||
Situo | Vendryně | ||
- alteco | 350 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 40′ 00″ N 18° 42′ 47″ O / 49.66667 °N, 18.71306 °O (mapo) | ||
Katastro | 20,94 km² (2 094 ha) Vendryně | ||
Loĝantaro | 4 504 (2023) | ||
Denseco | 215,09 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1305 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 738 01 ĝis 739 94 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 554928 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() Situo enkadre de Moraviasilezia regiono ![]() Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.vendryne.cz | |||
![]() | |||
Vendryně (pole Wędrynia, germane Wendrin) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono, en historia teritorio de Teŝinia Silezio. Vendryně situas sur rivero Olše. Vivas ĉi tie 4 504 loĝantoj (2023). Grandan parton de la loĝantoj kreas multnombra pola minoritato kaj tre disvastiĝinta estas ĉi tie parolmaniero "laŭ la nia". Konsisto estas ankaŭ domaro Zaolší.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nýdek, Košařiska, Hrádek, Bystřice, Třinec kaj Gmina Goleszów.
Historio
Municipo Vendryně situanta en cismontaro de Teŝinaj Beskidoj apartenas inter la plej malnovaj domaroj en la regiono de la orienta Silezio. La unua mencio pri la municipo devenas el la jaro 1305. Jam tiutempe situis en Vendryně preĝejo, kiun konsideras esploristoj kiel unu el la plej malnovaj en Teŝinio. Estas ĉi tie videbla (antaŭ altaro) valora sonorilo el la unua duono de la 15-a jarcento farita de krakova sonorilfaristo Johann Freudental. En Vendryně situas ankaŭ senjora korto de barono Adam Borek, la lasta nobela posedanto de la municipo, konstruita en la 16-a jarcento. Apartenis al ĝi senjora bierfarejo, kie oni kuiris bonegan bieron konkuranta eĉ al biero teŝina. En la jaro 1702 la bieno Vendryně estis kunigita kun kameraj bienoj.
Evoluo de Vendryně okazis en la 19-a jarcento en konekso de fondo de ferfabriko Třinecké železárny. Kalkoforno en Vendryně produktis kalkon por gisejoj, kiuj en abunda mezuro okupigis civitanojn el Vendryně. Ekde la 1a de januaro 1980 Vendryně fariĝis konsisto de Třinec, ekde la 1-a de januaro 1995 la municipo estas denove memstara.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 733 |
1880 | 1 989 |
1890 | 2 116 |
1900 | 2 373 |
1910 | 2 587 |
1921 | 2 775 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 356 |
1950 | 3 117 |
1961 | 3 375 |
1970 | 3 326 |
1980 | 3 573 |
1991 | 3 590 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 842 |
2014 | 4 383 |
2016 | 4 463 |
2017 | 4 458 |
2018 | 4 473 |
2019 | 4 489 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 4 530 |
2021 | 4 383 |
2022 | 4 479 |
2023 | 4 504 |
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Katarina
- Kalkofornoj en Vendryně – fornoj por estingigado de kalko el komenco de la 19-a jarcento
Personecoj
- Jiří Cieńciała (* 1950), politikisto
- Ewa Farna (* 1993), kantistino
- Beata Hlavenková (* 1978), ĵaza pianistino kaj komponistino
- Jan Szeruda (1889–1962), profesoro de teologio, episkopo
- Czeslaw Walek (* 1975), juristo kaj aktivisto
Pluaj fotoj
- Pola lernejo
- Domo de PZKO
- Preĝejo de Johano Baptisto
- Dulingva tabulo ĉe enveturejo en la municipon
- Preĝejo de sankta Katarina
- Domo de PZKO en Zaolží
|
|