Venĝou | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
departemento-ranga urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 325000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 572 903 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 793 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 0′ N, 120° 39′ O (mapo)27.999128120.656075Koordinatoj: 28° 0′ N, 120° 39′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 12064,77 km² (1 206 477 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Wenzhou [+] | |||||
Venĝou (ĉine 温州) estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉinio. Municipo de Venĝou havas ankoraŭ 2 urbojn kaj 6 distriktojn.
Geografio
Venĝou etendiĝas en la orienta flano de la lando inter montoj kaj maro ĉe enfluo de rivero. Horzono estas UTC + 8 h.
Historio
Venĝou estas loĝata jam antaŭ 4 miljaroj, kion pruvas diversaj tiutempaj ceramikaĵoj. Longe ĝi estis grava havenurbo. En 1876 ĝi estis malfermita al la eksterlanda teokomerco. Inter 1937-1942 dum la milito Venĝou atingis gravecon kiel unu el la malmultaj havenoj daŭre sub ĉina kontrolo. Ĝi malkreskis en la pli postaj jaroj de la milito, sed komencis renormaliĝi post bordakva komerco ekde 1955.
Klimato
Venĝou havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Vintre la vetero estas milda pro la proksimaj montoj. La temperaturo varias inter 8-28 °C. Jare pluvas po 1742 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-septembro.
Ĝemelurboj
- Alicante, Hispanio
- Iŝinomaki, Japanio
- Port-Gentil, Gabono
- Gießen, Germanio
- Ipoh, Malajzio
- Pittsburg (Kalifornio), Usono
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Teksto el la angla Vikipedio