Velvary | |||
germane Welwarn | |||
urbo | |||
Vido al Velvary | |||
|
|||
Oficiala nomo: Velvary | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Kladno | ||
Administra municipo | Velvary | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rojoj | Červený potok, Bakovský potok | ||
Situo | Velvary | ||
- alteco | 188 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 16′ 47″ N 14° 14′ 20″ O / 50.27972 °N, 14.23889 °O (mapo) | ||
Areo | 18,09 km² (1 809 ha) | ||
Loĝantaro | 2 986 (2023) | ||
Denseco | 165,06 loĝ./km² | ||
Tabulo | Malsupraohara tabulo | ||
Unua skribmencio | 1282 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 273 24 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0203 | ||
NUTS 5 | CZ0203 533041 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Velvary | |||
Retpaĝo: www.velvary.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Velvary (germane Welwarn) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, distrikto Kladno, 25 km nordokcidente de la ĉefurbo Prago. Vivas ĉi tie 2 986 loĝantoj (2023). La historia urbocentro estas proklamita kiel urba memorindaĵzono.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Olovnice, Nelahozeves, Kralupy nad Vltavou, Chržín, Uhy, Černuc, Neuměřice, Hobšovice, Kamenný Most kaj Žižice.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 822 |
1880 | 3 146 |
1890 | 3 174 |
1900 | 3 221 |
1910 | 3 210 |
1921 | 3 053 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 140 |
1950 | 2 749 |
1961 | 3 138 |
1970 | 3 040 |
1980 | 3 074 |
1991 | 2 848 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 911 |
2014 | 3 058 |
2016 | 3 084 |
2017 | 3 056 |
2018 | 3 031 |
2019 | 3 044 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 080 |
2021 | 3 014 |
2022 | 2 958 |
2023 | 2 986 |
Partoj de urbo
- Ješín (jen ĉeĥe, germane Jeschin)
- Malá Bučina (Klein Butschin)
- Velká Bučina (Groß Butschin)
- Radovič (Radowitz)
- Velvary (Welwarn)
- Nové Uhy (Neu Uha)
Vidindaĵoj
- tombeja preĝejo de Sankta Georgo (1613-1616)
- renesanca Praga pordego (1580)
- gotika preĝejo de Sankta Katarino el la 14-a jarcento
- baroka urbodomo (1714)
- pestokolumno (1716-1719)
- urba muzeo (historio de la urbo, kolekto de historia meblaro kaj vestaĵoj)
Famaj personoj
- František Dvořák (1814 – 1894), patro de komponisto Antonín Dvořák, finon de sia vivo travivis ĉe sia filino Jana en Velvary, kie li estas entombigita
- en Velvary naskiĝis komponistoj Jan Antonín Koželuh (1738 – 1814) kaj Leopold Koželuh (1747 – 1818)
Pluaj fotoj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.