Velayos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05292 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 211 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 50′ N, 4° 37′ U (mapo)40.84157-4.62324Koordinatoj: 40° 50′ N, 4° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 936 m [+] | ||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Velayos [+] | |||
Velayos [beLAĝos] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 212 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 23 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio de Velayos limas sude kun Santo Domingo de las Posadas, oriente kun Maello, norde kun Blascosancho kaj okcidente kun Vega de Santa María. La tereno estas ĝenerale ebena, sedimenta, sur ĉirkaŭ 900 metrojn de altitudo en pejzaĝo preskaŭ senarba. La kampoj de cerealoj kaj kelkaj pinaroj dominas la ebenaĵon. La fervojo de Madrido al Irún trapasas la municipan teritorion sude norden kaj iam disponigis de fervoja stacio (nun ne uzata) je 3 km de la domaro, ĉe la ŝoseo al Maello.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).