Velarium ("kurteno") estis tipo de markezo uzita en romia epoko. Ĝi etendis super la tuto de la cavea, nome la sideja areo en la Koloseo, por protekti la spektantaron kontraŭ elementoj (pluvo aŭ suno). Precize kiel la markezo estis tenita estas temo por studo.
La velarium kiu kovris la Koloseon en Romo havigis kaj ombron kaj ioman protekton kontraŭ pluvo, kvankam la ĉefa uzo de la velarium estis krei aerumadon, kreante cirkuladon kaj freŝan venteton.
Referencoj
Literaturo
- Juvenal iv.121
- Suetonio, Vivo de Kaligulo 26 (Teksto).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.