Vitus Ludovicus Seckendorff (1626-1692) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Gravuraĵo de Martin Bernigeroth (1670-1733) | |||||
Persona informo | |||||
Veit Ludwig von Seckendorff | |||||
Naskiĝo | 20-a de decembro 1626 en Herzogenaurach, Germana regno | ||||
Morto | 18-a de decembro 1692 en Halle, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Strasburgo Universitato de Halle | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Johann Quirin von Seckendorff vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Der Hülffreiche • Der Hilfreiche vd | ||||
Okupo | juristo • ekonomikisto • politikisto • historiisto • teologo vd | ||||
Laborkampo | historio vd | ||||
Aktiva en | Halle (Saale) vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Veit Ludwig von Seckendorff estis germana erudiciulo kaj ŝtatestro, membro de la Domo de Seckendorff, nobela familio, kiu prenis sian nomon de la vilaĝo Seckendorff inter Nurenbergo kaj Langenzenn. La familio dividiĝis en naŭ apartajn liniojn, vaste distribuitajn tra Prusio, Virtembergo kaj Bavario.
Biografio
Seckendorff, filo de Joachim Ludwig von Seckendorf (1591-1642), en 1639, iĝis protektato de la sveda duko Ernesto la 1-a, la pia kaj li estis edukita en la Gimnazio Ernestine, en Gotha. Lia patro aktive engaĝiĝis en la Tridekjara Milito kaj estis ekzekutita ĉe Salzwedel en 1642 pro siaj rilatoj kun la Imperiistoj de la Sankta Romia Imperio. Enirante en la Universitato de Strasburgo, en 1642, la rimedoj por la alta edukado de Seckendorff venis el svedaj oficiroj, kiuj estis iamaj kamaradoj de lia patro. Li dediĉis sin al historio kaj jurisprudenco, kaj fine de liaj universitataj jaroj la Duko Ernesto donis al li postenon kiel ĉambroservisto en sia kortego, en Gotha, tie kie Seckendorf starigis la fundamenton de sia granda kolekto da historiaj materialoj kaj regis la ĉefajn modernajn lingvojn.
En 1652, Seckendorff estis nomumita al juĝaj postenoj kaj ankaŭ sendita al eksterlandaj misioj. En 1656, li iĝis juĝisto en la duka kortego ĉe Jena kaj prenis elstaran rolon en la multaj bonfaraj reformoj de la duko. En 1664, duko Ernesto igis lin sia kanceliero, sed baldaŭ poste li prirezignis siajn oficojn ĉe Jena, restante en bonegaj kondiĉoj kun la duko, kaj eniris en la servon de duko Maŭrico de Zeitz (1619-1681) el Altenburgo, kun la intenco malpezigi siajn oficialajn devojn.
Post la morto de Maŭrico, en 1681, Seckendorff retiriĝis al sia biendomo, Mojselvic, en Altenburgo, rezignante preskaŭ ĉiuj siaj publikajn oficojn. Kvankam vivinte en emeritiĝo, li daŭre tenis korespondadon kun la ĉefaj erudiciuloj siaepoke. Li speciale interesiĝis pri la klopodoj de la pietisto Philipp Jacob Spener (1635-1705) por efektigi praktikan reformon de la germana eklezio, kvankam li mem apenaŭ estis pietisto. En 1692, li estis nomumita kanceliero de la nova Universitato de Halle, tamen li mortis post kelkaj semajnoj.
Verkaro
- Commentarius historicus et apologeticus de Luteranismo, Gotha 1688 (3 vol'oj., Kompletigita, Frankf. Kaj Leipz. 1692), respondo al Histoire du Luthéranisme de Louis Maimbourg. 1694
- La Germana Princa Ŝtato (Gotha 1655), en kiu S. analizis la bonstaton de la germanaj princlandoj kaj volis doni al la reganto gvidlinion por konservi kaj pliigi riĉecon, justecon kaj ŝtatan sekurecon kaj ordon. Teutscher Fürsten-Staat, Jena 1720 (Google-libro 52.9 MB, 9-a de februaro, 2008).
Germanaj princoj Stat. Götze, Frankfurto (Ĉefa) 1656. Ciferecigita kaj plena teksto en la germana tekstarkivo
- La kristana ŝtato. Lepsiko 1685 kaj aliaj (alirita la 9an de februaro 2008)
- Pharsalia, Marcus Annaeus Lucanus 1695
- Sciagraphia theologorum evang. univers. historiae ... 1677
- Epistola ad illustrem ... Seckendorfium, commentum Samuelis ... 1688
- Reformations-Geschichte in einem Auszug aus Veit Ludwig von ... 1788
- JUS PUBLICUM ROMANO-GERMANICUM, das ist: Beschreibung Des H. ... 1686
Laŭ esplorartikolo de 2017 pri influa ekonomia literaturo antaŭ 1850, La Germana Princŝtato povas esti rigardata kiel la komenco de germana ekonomia literaturo.
Literaturo
Vidu ankaŭ
- David Schatz (1668-1750)
- Joachim Ludwig von Seckendorff (1591-1642)
- Ernesto la 1-a, la pia
- Acta Eruditorum
- Kastelo Meuselwitz
- Johann Friedrich Gleditsch (1653-1716)
- Otto Mencke (1644-1707)