Veijo Baltzar | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Veijo Baltzar | ||
Naskiĝo | 9-an de junio 1942 (81-jaraĝa) en Kuopio | |
Lingvoj | finna vd | |
Ŝtataneco | Finnlando vd | |
Familio | ||
Infanoj | Kasimir Baltzar vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • teatra reĝisoro • poeto • kultura konsilisto vd | |
Aktiva dum | 1968– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Veijo Oskari Baltzar estas grava romaa aŭtoro, poeto, teatra reĝisoro, dramaturgo, vida artisto, pedagogo, sciencisto kaj socia aktivulo kultura konsilisto, kiu naskiĝis en 1942 en vaganta cigana familio proksime al Kuopio en meza Finnlando.
La artisma produktado de Baltzar konsistas el pli ol 72 literaturaj verkoj, inkluzive de romanoj, mallongaj rakontoj, teatraĵoj kaj muzikaloj, premiita filmo, libretoj kaj televidaj scenaroj. Li estas respektata kaj fama kultura persono kaj opinigvidanto en Finnlando, kiu estas fiera je liaj kulturaj radikoj. Ekde 2007 li estas ankaŭ gvida kantisto en la orkestro Ludoviko la 14-a[1].
Literaturo
Lia unua novelo La brulanta vojo (1968, Brännande väg eldonita en la sveda 1969) estis granda sukceso kaj sensacio. Ĝi estis la unua libro iam ajn en Finnlando kiu estis verkita pri la romaoj kaj ilia kulturo, vidita tra la okuloj de la romaoj mem. La brulanta vojo estas romano pri vojaĝado, tradicioj kaj alfrontiĝoj kun la plimulto.[2]
Verikihlat (Engaĝiĝo de sango) el 1969 estas rakonto pri amo, malamo kaj sanga venĝo.
En Mari (1972) Baltzar parolas pri virinoj kaj ilia pozicio en la tribo.
Mita romano Käärmeenkäräjäkivi (1988) estis nomita por la respektata Finlandia Literatura premio.
Musta tango, la nigra tango (1990) temas pri ciganoj en la moderna finna socio, post kiam ili movis al la antaŭurboj.
Baltzar ankaŭ verkis priciganajn novelojn por infanoj (Mustan Saaran kristallipallo, La kristala pilko de nigra Sara) en 1978.
Phuro, eldonita en 2000, estas vasta epopea romano pri la romaa vivado en centra Eŭropo, familia sagao kiu rakontas la historion de la komunumo tra ĝiaj parencoj.
La plej lasta romano de Veijo Baltzar En amo kaj milito, eldonita en 2008, rakontas pri la tragedia sorto de eŭropaj romaoj meze de de Dua Mondmilito.
Ĉiuj romanoj de Baltzar estis eldonitaj de Tammi, unu el la plej grandaj libroeldonejaj firmaoj en Finnlando.[3]
Teatro
Veijo Baltzar ankaŭ estis aktiva en teatro kaj dramoverkado. Li verkis dekojn de teatraĵojn, plejparto de ili temis pri la romaa popolo, sed estas ankaŭ teatraĵoj pri mitoj, religio kaj milito. Li estis la fondinto de la unua kaj nura romaa teatro (Drom Teatro) en Nordiaj landoj en 1976. En 1981 Drom gajnis la premion Teatra Agado de la Jaro. En la komenco de la 1980-aj jaroj, Baltzar laboris kiel eminenta instruisto en la Teatra Akademio de Finnlando. En tiu pozicio li kapablis sukcesis pli bone konatigi romaan teatron en la finna socio kaj ankaŭ akiris pli da aprezon de la kulturo de la ciganoj, montrante la diversecon kaj riĉecon de la romaa tradicio. Baltzar verkis kaj reĝisoris dekojn da tragediojn, poeziajn teatraĵojn kaj muzikalojn.
Veijo Baltzar estras sian propran teatron en la konstruaĵoj de historia Aleksandra teatro “Integriĝa Teatro Baltzar” kiu produktas ĉiujare novajn teatrajn kaj muzikajn produktaĵojn.
Interkultura Eksperimenta Edukado
Kiam Baltzar komencis administri sian propran teatron kaj instruis/direktoris en 1976, li kreis sian propran pedagogian metodon, bazita sur multkultura emocia inteleko, nuntempe konata kiel Interkultura Eksperimenta Edukado. Anita Lehikoinen, kanceliero de la Eduka kaj Kultura Ministerio de Finnlando deklaris en 2011 ke la pedagogiaj metodoj de Baltzar estas potenca finna eksportprodukto. En 2012 Baltzar eldonis polemikan verkon Kokemuspohjainen filosofia (Al eksperimenta filozofio), en kiu li enkondukas sian pedagogian metodon[7] kaj ĝian filozofian kaj edukan fonon. En 2014 la libro estis ankaŭ eldonita en la angla (Towards Experiential Philosophy).[8]
Socia aktiveco
En 2002, por plifortigi la pozicion de Romaa literatura tutmonde, Baltzar fondis la Internacian Romaan Verkistan Asocion (IRWA) kaj estis elektita kiel ĝia prezidanto.[10]
Veijo Baltzar estis aktiva ekde 1965 en la antaŭenigo de romaa politiko en Finnlando. Li estis envolvita ankaŭ en la finna politiko kaj regule kunlaboras kun la eminentaj finnaj politikistoj kaj ankaŭ de aliaj landoj.[11] Dum la pasintaj jardekoj li estis konata kiel grava opinigvidanto en la kampo de multkultura socio.
En 2014 Veijo Baltzar organizis ĉe la finna parlamento internacian konferencoj je ministra nivelo: "La Konscio de Eŭropo". La konferenco kritike traktis la problemojn de la multkultura socio en Eŭropo. La konferenco eldonis dokumenton kun 24 proponoj por leĝiniciatoj fare de Veijo Baltzar por reformi la eŭropan politikon rilate al multkultureco kaj kiuj estis senditaj al la Eŭropa Komisiono.[12]
Ekzpozicioj
Baltzar havis multajn ekspoziciojn en diversaj partoj de Finnlando, Svedio kaj Ĉeĥio. Kelkaj ekzemploj de ekspozicioj[13]:
- 2004 : Mustalaisten Tie (La cigana strato). Fotografio kaj vidaj artoj, Kultura centro Caisa, Helsinki.
- 2010 : Barvalo Drom (Vivebla romaa kulturo) en la kultura centro Caisa, Helsinko. Ekspozicio prezentante la romaan historion, kulturon kaj arton; vida arto, fotografio, instalaĵoj. La ekspozicio prezentis kolekton de liaj plej novaj artverkoj, parto de kiuj reflektis la Holokaŭstan sperton fare de romaaj homoj.
- 2017 : Ekspozicio ”Miranda – La romaa holokaŭsto” eŭropa vojaĝanta ekspozicio (kiel parto de EU-subvenciita projekto 'Through Miranda’s Eyes', tra la okuloj de Miranda[5])
Verkaro
Romanoj
2008 : Sodassa ja rakkaudessa (En amo kaj milito)
2000 : Phuro
1990 : Musta tango (Nigra tango)
1988 : Käärmeenkäräjäkivi (Kvartalo de ŝtonaj serpentoj)
1978 : Mustan Saaran kristallipallo (Kristala pilko de nigra Sara)
1970 : Mari
1969 : Verikihlat (Engaĝiĝo de sango)
1968 : Polttava tie (Sur brulanta strato)
Teatraĵoj[14]
1981 Musta ruoska (La nigra skurĝo). Teatro Drom.
1982 Nälkäkurjet (La malsataj birdoj). Teatro Drom.
1980 Mustan Saaran kristallipallo (Kristala pilko de nigra Sara). Teatra versio por infanoj, prezentita en teatro Verda Pomo en Helsinki.
1983-1985 Taon kivestä hevosen (Mi forĝos ĉevalon el ŝtono),Teatro Drom.
1984 Rautayöt (Feraj noktoj), Teatro Drom.
1986 Rautaratsut (Feraj ĉevaloj), Teatro Drom.
1991 Jumala on suuri (Dio estas granda), Pasia teatraĵo. 1993
1993 Jumalten paratiisi (La paradizo de dioj), Kuopio Studenta Teatro.
1993 Takapihan Carmen (Malantaŭĝardeno Carmen), Kuopio Studenta Teatro.
1993 Jengi (Bandaĉo)
1993 Tanssi (Danco)
1993 Kaveria ei jätetä (Mi ne forlasos miajn amikojn)
1994-1997 Orli, Popola opero. La dua versio havis premieron en marto 1997 ĉe Finlandia Halo, Helsinki.
1996 Naisten metsä (La arbaro de la virino).
1997 Rakkauteni Maria (Mia amo por Maria).
2005 Mustalaisrunoteatteri (Cigana Poezia Teatro)[15].
2009 Botox
2011 Jumala on suuri (Dio estas Granda), nova versio
2013-2014 Seitsemän kielen kitaralla (Kun la sepŝnura gitaro). Cigana Kabaredo. Premiero ĉe la Alexandra Teatro, Helsinki
2015-2016 Synti (Sintio)
Aliaj
1974 : Mustalaisballadi
1978 : Vappu (Majo)
1979 Muistan eläneeni (Rememoro de mia tuta vivo). Teatro Baltzar
1979 : Punainen puutarha (Ruĝa ĝardeno)
1979 : Verikihlat
1982 : Tie (La strato), Teatro Drom.
1983 : Yön kulkijat (Vagantoj en la nokto), Teatro Drom
1983 : Punainen hevonen (Ruĝa ĉevalo), Teatro Drom.
1985 : Mustat kiharat (Nigraj bukloj), Teatro Drom.
1988 : Djengiba
1994 : Karma
1997 : Kenen poika (Kies filo)
1999 : Veren juhlat (Festivalo de la sango)
2012 : Sny/Unelmia (Revoj). Nacia Teatro de Prago, Nova Scena
2012 : Kokemuspohjainen filosofia (libro 'Al eksperimenta filozofio')
Premioj
Menciindas inter la multaj premioj jenaj ekzemploj:
2002 Arvo Turtiainen literatura premio
2011 honora titolo de Kultura Konsilisto, kulttuurineuvos, donita de Tarja Halonen, prezidento de Finnlando.
2016 Finalisto kaj honora mencio (internacia rekono por 50-jara aktiveco por aktiveco favore al eŭropaj romaoj), European Roma Spirit Award (ERSA). Bratislava, Slovakio
2017 Artista pensio, donita de Arta Antaŭeniga Centro Finnlando kiel rekono por merita artisma aktiveco
Referencoj
- ↑ C.V. de Veijo Baltzar, vivkuro
- ↑ #kirja (finne). Alirita 2017-05-22.
- ↑ (angla) "Published books | veijobaltzar.fi" Arkivigite je 2018-01-08 per la retarkivo Wayback Machine- www.en.veijobaltzar.fi, alirita la 7-an de januaro 2017.
- ↑ The Black Ribbon | drom. Alirita 2017-05-22. Arkivigite je 2018-01-08 per la retarkivo Wayback Machine
- 1 2 Noto : Miranda reprezentas la "Anne Frank" de la ciganoj.
- ↑ Noto : Pintempe 2018 la internacia vojaĝanta ekspozicio fine haltos en la Eŭropa Parlamento en Bruselo.
- ↑ Noto : Metodoj bazitaj sur interkultura edukaj spertoj kaj emocia inteligenteco.
- ↑ (angla) "Veijo Baltzar:Towards Experiential Philosophy | ntamo" Arkivigite je 2017-01-19 per la retarkivo Wayback Machine. www.ntamo.net, alirita la 7-an de januaro 2017.
- ↑ Artist | veijobaltzar.fi. Alirita 2017-05-22. Arkivigite je 2017-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ IRWA | drom. Arkivita el la originalo je 2017-02-07. Alirita 2017-05-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-07. Alirita 2018-01-06.
- ↑ Steering committee | drom. Arkivita el la originalo je 2017-02-08. Alirita 2017-05-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-08. Alirita 2018-01-06.
- ↑ Nina Castén and Raakel Koittola: The Conscience of Europe | ntamo. Arkivita el la originalo je 2017-01-19. Alirita 2017-05-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-01-19. Alirita 2018-01-06.
- ↑ Visual arts Arkivigite je 2018-01-08 per la retarkivo Wayback Machine, Veijo Baltzar
- ↑ Listo de teatraĵoj, oficiala retejo de Veijo Baltzar
- ↑ Works of Veijo Baltzar. Arkivita el la originalo je 2018-01-08. Alirita 2018-01-08.
Vidu ankaŭ
- Muzeo de romaa kulturo
- Porajmos (holokaŭsto de la ciganoj)
- Anticiganismo
- Marcel Couthiade ('Rromani'-skribo, lingvo kaj kulturo)
- Cigana lingvo ("Rromani", la 'romaa' lingvo)
Eksteraj ligiloj
- (finna, araba, germana, rusa, hispana, kroata, slovena, hungara, latva) Oficiala retejo de Veijo Oskari Baltzar
- (plurlingve) Miranda: ekspozicio pri la romaa holokaŭsto en la internacia gazetaro Arkivigite je 2018-01-08 per la retarkivo Wayback Machine