Vega de Liébana | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Cantabria | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 702 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 6′ N, 4° 39′ U (mapo)43.099444444444-4.6455555555556Koordinatoj: 43° 6′ N, 4° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 467 m [+] | ||
Areo | 133,21 km² (13 321 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vega de Liébana [+] | |||
Vega de Liébana [BEga deLJEbana] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Liébana.
Geografio
Ĝi limas norde kun Camaleño kaj Potes, oriente kun Pesaguero kaj Cabezón de Liébana, sude kun la provinco Palencio kaj okcidente kun la provinco Leono, ambaŭ laste menciitaj en la regiono Kastilio kaj Leono. Tra la Montopasejo San Glorio, komunikas Kantabrion kun la provinco Leono.
Demografio
Por areo de 133,21 km² estas 718 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 1 700 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.
La 718 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:
- Bárago, 101 loĝ., 42 el kiuj loĝas en la domaro Soberado.
- Barrio, 61 loĝ.
- Bores, 38 loĝ.
- Campollo, 68 loĝ., 9 el kiuj loĝas en la domaro Maredes.
- Dobarganes, 31 loĝ.
- Dobres, 90 loĝ., 47 el kiuj loĝas en la domaro Cucayo kaj 43 el kiuj loĝas en la domaro Dobres.
- Enterrías, 18 loĝ.
- Ledantes, 74 loĝ.
- Pollayo, 13 loĝ.
- Porcieda, nun senhoma.
- Tollo, 36 loĝ.
- Toranzo, 41 loĝ.
- Tudes, 38 loĝ.
- Vada, 18 loĝ.
- Valmeo, 40 loĝ, 4 el kiuj loĝas en la domaro Naroba.
- La Vega (ĉefurbo), 184 loĝ. en Señas (5 loĝ.), Valcayo (14 loĝ.)
- Vejo, 62 loĝ. en El Arroyo (28 loĝ.), Dobares (13 hab.) kaj Ongayo (21 loĝ.).
- Villaverde, 23 loĝ.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2007 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2388 | 2336 | 2431 | 2476 | 2427 | 2368 | 2017 | 1602 | 1148 | 1158 | 999 | 910 |
Fonto: INE
Ekonomio
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed translokiĝis al turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la apuda Nacia Parko Picos de Europa kaj sektoro de la Jakoba Vojo.
Bildoj
- Bárago.
- Bores.
- Campollo.
- Preĝejo de Dobarganes.
- Dobres.
- Blazondomo ĉe Dobres.
- Cucayo.
- Enterrías.
- Preĝejo de Enterrías.
- Etnografia Centro Casa de las Doñas
- Tudes.
- Valmeo.