Vechta | |||||||
| |||||||
memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbeto | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||||
Distrikto | Distrikto Vechta | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 04441 | ||||||
Poŝtkodo | 49377 | ||||||
Aŭtomobila kodo | VEC | ||||||
Oficiala Municipokodo | 03460009 | ||||||
Subdivido | 25 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Kristian Kater | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Burgstraße 6 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 33769 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 52° 44′ N, 8° 17′ O (mapo)52.7305555555568.2886111111111Koordinatoj: 52° 44′ N, 8° 17′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 37 m | ||||||
Areo | 87 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.vechta.de | ||||||
Vechta [FEHta] estas urbo en la nordo de Germanio. Ĝi situas 50 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio kaj ties distrikto Vechta, kaj estas la administra centro de la distrikto. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 33769 loĝantojn. Ĉiuaŭguste en la urbo okazas granda urba festo, nomata Stoppelmarkt, kiu altiras gastojn ankaŭ el pli foraj regionoj de norda Germanio.
Partneraj urboj
- Jászberény, Hungario
- Roscoff kaj ties interkomunumo, Bretonio (Francio)
- Saint-Pol-de-Léon, bretone Kastell-Paol, Bretonio, Francio
- Seguin, Teksaso (Usono)
- Starachowice, Pollando
Rilatoj al Esperanto
En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam en la distrikto Vechta aktivis pluraj junularaj Esperanto-grupoj, en la urbo Vechta ekzistis du el ili - en la urbocentro mem kaj aparta grupo en la komunumoparto Langförden, kiu ĝis la jaro 1974 estis memstara komunumo. En la najbara urbeto Lohne okazis du grandaj someraj tendaroj de Germana Esperanto-Junularo, kaj en la loko Damme-Dümmerlohausen 30 kilometrojn sude la Internacia Seminario de 1978/1979. En la malgranda loka universitato, branĉo pri pedagogio de la universitato Osnabrück, ekzistas vasta literatura elekto pri Esperanto en la universitata biblioteko kaj ripete okazis prelegoj kaj simpozioj favore al la internacia lingvo.
Trafiko
Vechta per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.
Eksteraj ligiloj
|