Sébastien Le Prestre de Vauban | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Sébastien Le Prestre de Vauban | |||||
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1633 en Saint-Léger-Vauban, Burgonjo, Reĝlando Francio | ||||
Morto | 30-an de marto 1707 (73-jaraĝa) en Parizo, Reĝlando Francio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Cathédrale Saint-Louis-des-Invalides vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Charlotte Le Prestre de Vauban vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto • militinĝeniero • verkisto vd | ||||
Laborkampo | arkitekturo • konstrua inĝenierarto • militaj aferoj • mililtarto • fortikaĵo • fortreso • ofensivo • sieĝo vd | ||||
Aktiva en | Lillo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Arras ❦ Citadelle de Bitche ❦ Fort Liberia ❦ Mont Royal vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sébastien Le Prestre de Vauban [Sebastien Le Pretr de Voban] [sebastjɛ̃ lə pʁɛtʁ də vobɑ̃] (15-a de majo 1633 – 30-a de marto 1707) estis franca militarĥitekto, nomumita marŝalo de Francio far Ludoviko la 14-a.
Vauban kreis aŭ pligrandigis pli ol 160 fortikaĵojn en la tuta lando, kaj pro tio donis sian nomon al aparta tipo de arkitekturo militeca : la "vaŭbana" sistemo kiu poste ofte estis imitata, eĉ ekster Francio kiel ekzemple por la konstruado de la fortikaĵoj de la hispana urbo Cádiz.
Li ankaŭ ofte konsilis la francan reĝon Ludoviko la 14-a pri la defendo de la francaj landlimoj, kaj eĉ konsilis al la reĝo, ke li forlasu iujn landlimajn partojn de Francio kiujn li taksis nedefendeblaj, por pli bone sekurigi kaj defendi la aliajn partojn de la teritorio.