Vaskulaj faskoj transportas akvon, solvitajn nutraĵojn kaj organikajn substancojn (Asimilaĵoj, ĉefe sukero) en tigo, en folio kaj radiko de vaskulaj plantoj. Vaskulaj faskoj konsistas el ksilemo (lignopartol) kun ĉelopartoj por la akvotransporto (ekzemple trakeoj kaj trakeidoj) kaj la floemo (basta parto) por transporto de asimilaĵoj per kibrotuboj kaj akompanaj ĉeloj.
Tipoj de la vaskulaj faskoj
Ekzistas diversaj tipoj de vaskulaj fasjskoj:
- simplaj faskoj havas aŭ kibrotubon aŭ lignoparton.
- kompleksaj/kunmetitaj faskoj havas kibrotubon ksj lignoparton.
- Ĉe koncentraj vaskoj la kibfotubo sidas ĉirkaŭ la lignoparto (perifloema vaskulo), aŭ la ksilemo sidas ĉirkaŭ la floemo (perikilema fasko).
- La plej ofta tipo estas la t.n. kolaera (ĉeflanka) fasko, . Ĉi tie ksilemo kaj floemo sidas vidalvide (la ksilempoluso situas direkte de la tiga mezo).
- ĉe malfermaj kolateraj faskoj ankoraŭ estas kambiumo inter ksilemo kaj floemo. tiu tipo ekzistas ĉe Dukotiledonaj plantoj (dukotiledonaj plantoj).
- ĉe malfermaj kolateraj faskoj mankas la kambiumo. La fasko estas ĉirkaŭita de fermita sklerenkima faskingo. Tiu tipo estas ĉe unukotiledonaj plantoj aŭ aliaj herbaj plantoj.
- speciala formo de kolatera tipo estas la duflanka fasko. Ĝi ekzistas ĉe kukurbacoj kaj solanacoj. Ĉi tie la ksilemo havas po unu floemon de ĉis flanko de al ksilemo.
- En radikoj la faskoj estas kunmtitaj al radia vaska sistemo kie la ksilemo estas kiel spokoj de rado. la floemo situas inter la „spokoj“.
Bildaro
- ferma kolatera fasko ĉe Zea mays
- malferma, duflanka fasko ĉe Cucurbita pepo
- radia fasko ĉe
Iris germanicae
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.