Vasgovio | ||
---|---|---|
Situo de Vasgovio (pli hela) en la suda parto de Palatinata Arbaro kaj norda parto de la Vogezoj | ||
Tipa pejzaĝo de Vasgovio kun konusmontoj kaj ebenaĵoj: rigardo de la monto Rehberg sudokcidenten | ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Grand Wintersberg (581 m) | |
Longeco | 1 200 km | |
Areo | ĉirkaŭ 1300 km² | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Rejnlando-Palatinato ( Germanio); departementoj Bas-Rhin kaj Moselle ( Francio) | |
Geografia situo | 49° 3′ N, 7° 40′ O (mapo)49.048227.662191Koordinatoj: 49° 3′ N, 7° 40′ O (mapo) | |
Mineraloj | sabloŝtono kaj zeĥŝtono | |
Aĝo | sabloŝtono 251–243 milionoj da jaroj zeĥŝtono 256–251 milionoj da jaroj | |
Specialaĵoj | diverspeca reliefo, bizaraj rokformacioj, rokburgoj | |
La Vasgovio (france Vasgovie, germane Wasgau) estas franca-germana mezmontaro en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj la francaj departementoj Bas-Rhin kaj Moselle. Ĝi formas la sudan parton de la Palatinata Arbaro kaj la nordan parton de la Vogezoj. Ĝi etendiĝas de la rivero Queich en la nordo ĝis la Col de Saverne en la sudo.
La plej alta monto estas Granda Wintersberg kun alteco de 581 m super marnivelo, kiu situas apud Niederbronn-les-Bains en la norda parto de Alzaco. La dua plej alta moto estas Rehberg apud Annweiler en la suda parto de Palatinato kun alteco de 577 m super marnivelo.
Vasgovio formas la sudan parton de la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj.
Bildaro
- elrigardejo sur la Granda Wintersberg (Vasgovia roklando)
- Rehberg kun Asselstein (maldekstre) (Vasgovia roklando)
- kastelmonto (Wegelnburg) (Vasgovia roklando)
- kastelmonto (Hohenburg) (Vasgovia roklando): rigardo de la burgo „Wegelnburg“
- monto „Mohnenberg“ (orienta Vasgovio): rigardo de laburgo „ Schöneck“
- monto „Föhrlenberg“ (orienta Vasgovio): rigardo de la monto „Rehberg“
- rigardo de la monto “Rehberg“, direkte al la monto „Treutelsberg“ (orienta Vasgovio)
- monto „Rothenberg“ kun la burgo Madenburg (orienta Vasgovio)
- monto „Ebersberg“ (Vasgovia roklando): rigardo al la monto „Rehberg“
- rigardo de Saint-Jean-Saverne al la monto Mont Saint-Michel (Vogezoj) (suda Vasgovio)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.