Vasaloppet, la Vasa-kuro, en Svedio estas la plej longa ski-konkuro en la mondo. La kuro longas 90 km-ojn, ekde Sälen ĝis Mora en provinco Dalekarlio (Dalarna) en meza Svedio. Ĝi okazas ekde 1922 ĉiun jaron je la unua dimanĉo en marto – kun escepto de la jaroj 1932, 1934 kaj 1990, kiam mankis neĝo.

Historio

La Vasa-kuro estas memorigo pri Gustavo Vasa, kiu antaŭ ol fariĝi reĝo de Svedio, fuĝis en 1521 for de la tiama reĝo Kristiano la 2-a al Norvegio, kaj (laŭ tradicia rakonto) dum la fuĝo skikuris tiun saman vojon (tamen en la malan direkton, de Mora al Sälen).

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.