Duklando Varsovio | |||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||
|
| ||||||||||||||||||
historia lando • klienta ŝtato • Napoleona satelita ŝtato • princlando | |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Areo: |
155 000 km² | ||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
4 300 000 | ||||||||||||||||||
Nacia konsisto: |
poloj, ... | ||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
konstitucia monarkio monarĥio (duklando); satelita ŝtato de la Unua Franca Imperio, persona unio kun la reĝlando Saksio | |||||||||||||||||||
Patrina lando: |
Francio (Unua Franca Imperio) | ||||||||||||||||||
Estiĝo: |
|||||||||||||||||||
Pereo: |
|||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
La Varsovia Duklando (france: Duché de Varsovie, germane: Herzogtum Warschau, pole Księstwo Warszawskie, ruse Варшавское герцогство, Varŝavskoje gercogstvo) – ekzistis en la jaroj 1807-1815, oficiale sendependa, tamen reale subordigita al napoleona Francio. Ĝi estis nur surogato de la pola ŝtato. Suverena reganto de la duklando estis reĝo de la Reĝlando Saksio, Frederiko Aŭgusto la 1-a, kiu membris en la Rejna Federacio, estanta protektorato de la Unua Franca Imperio.
Post la malsukcesa napoleona invado kontraŭ Rusio, la duklando estis okupita de prusaj kaj rusaj trupoj ĝis 1815, kiam ĝi estis formale dividita inter tiujn du landojn ĉe la Viena Kongreso.
Kelkfoje la duklando estas malĝuste citata kiel "grandduklando Varsovio".
Ĉefkomandantoj de la pola armeo
- marŝalo Louis-Nicolas Davout (12-a de julio – septembro 1808)
- generalo princo Józef Poniatowski (25-a de februaro 1809 – 19-a de oktobro 1813)
- generalo Michał Sokolnicki (19-a de oktobro 1813)
- generalo Antoni Paweł Sułkowski (20-a de oktobro 1813 – 27-a de oktobro 1813)
- generalo Jan Henryk Dąbrowski (de la 30-a de oktobro 1813)
- generalo Wincenty Krasiński (de la 4-a de aprilo 1814)
Dispartigo
La 3-an de majo 1815 dum la Viena kongreso Rusio subskribis kun Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio duflankajn konvenciojn pri disdivido de Varsovia Duklando kaj la triflankan pri kreo de Libera Urbo Krakovo. Oni decidis, ke la Duklando estos dividita laŭ 4 partoj:
- Aŭstra Imperio aneksas regionon de Wieliczka
- Reĝlando Prusio okcidentan parton de Granda Duklando de Poznań kaj Chełmno-Regionon
- Rusia Imperio mezan kaj orientan parton de Pola Reĝlando
- Urboŝtato - Respubliko Krakovo
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Szymon Askenazy, Napoleon a Polska (Napoleono kaj Pollando), Varsovio 1994.
- Barbara Grochulska, Handel zagraniczny Księstwa Warszawskiego (Eksterlanda komerco de Varsovia Duklando), Varsovio 1967
- Barbara Grochulska, Księstwo Warszawskie (Varsovia Duklando), Varsovio 1966.
- Barbara Grochulska, Małe państwo wielkich nadziei (Malgranda ŝtato de grandaj esperoj), Varsovio 1987.
- Kazimierz Ossowski, Prasa Księstwa Warszawskiego (Gazetaro de Varsovia Duklando), Varsovio 2004 ISBN 83-7009-432-5.
- B. Pawłowski, Wojna polsko-austriacka 1809 (Pola-Aŭstria milito 1809), Varsovio 1999.
- Gabriel Zych, Armia Księstwa Warszawskiego 1807-1812 (Armeo de Varsovia Duklando 1807-1812), Varsovio 1961.
Eksteraj ligiloj
- Powstanie i ustrój Księstwa Warszawskiego (1807-1815) Ekesto kaj reĝimo de Varsovia Duklando
- Księstwo Warszawskie i Królestwo Polskie z punktu widzenia prawa międzynarodowego Varsovia Duklando kaj Pola Reĝlando laŭ vidpunkto de internacia juro