Varniai | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | LT-88050 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 854 (2023) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 44′ N, 22° 22′ O (mapo)55.73333333333322.366666666667Koordinatoj: 55° 44′ N, 22° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 166 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Varniai [+] | |||
Varniai estas urbeto en la nordokcidento de Litovio. Ĝi situas en la urba komunumo Telšiai de samnoma distrikto. Dum la jaro 2005, la tuta urba komunumo havis 56 000 enloĝantojn, el tio la urbeto mem 1.310. Varniai situas en la historia litova regiono Ĵemajtio.
Historio
La urbo fondiĝis dum la 14-a jarcento, borde de la river Varnelė, proksime de grava mezepoka ĵemajtia kastelo. Kiam post longaj luktoj dum la 15-a jarcento la lokuloj, kiuj estis konvinkitaj anoj de la tradicia prakristana litova religio, fine cedis kristaniĝi, Varniai iĝis la centro de la katolika eklezio de Ĵemajtio: La episkopo de Ĵemajtio ricevis sian sidejon en la urbeto, inter la jaroj 1414 kaj 1416 la unua preĝejo konstruiĝis, kaj ĉirkaŭ la jaro 1464 la unua katedralo. Varniai restis la centro de la katolika diocezo ĝis la mezo de la 19-a jarcento, kiam la (mem ruse ortodoksaj, ne katolikaj) okupaj aŭtoritatoj de la Rusia Imperio ordonis translokigi ĝin al la urbo Kaŭnaso.
Kulturo
En Varniai translokiĝis kaj pretiĝis por publikigo la verko Katechizmas ("kateĥismo"), la unua libro en la litova lingvo printita en la Granda Duklando Litovio.
Lingvoj
Lingvistike, subdialekto de la ĵemajtia dialekto de la litova lingvo nomiĝas laŭ la urbeto.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- "Varniai – valora renecanca centro de la 16-jarcenta kultura kaj nacia ideologio" (teksto jen en angla traduko) Arkivigite je 2006-12-10 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝoj pri la parko kaj urba historio de Varniai (litove) Arkivigite je 2012-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo pri la muzeo de la Ĵemajtia katolika diocezo (litove)
Urba kultura centro La katedrala fasado La katedralo interne Dioceza muzeo