Ĉi tiu artikolo temas pri teknika aranĝaĵo kiu transportas varmon kontraŭ temperatura gradiento. Por teknika aranĝaĵo kiu movigas likvon aŭ gason rigardu la paĝon Pumpilo. Por konstelacio legu la artikolon Pumpilo (konstelacio). |
La varmopumpilo tiras varmon kaj tiel energion el ekstera fonto (grundo, akvo, aero) kaj per tio varmigas hejmon kaj malvarmigas la ĉirkaŭon rekondukante la malvarmiĝintan akvon, aeron. Ĝi funkcias male ol fridujo, glaciŝranko. Oni povas uzi la sistemon eĉ por malvarmigo de la domo dum varmega somera tempo.
Ĝi kostas komence multe da investado, sed per kresko de la naftoprezoj, ĝi iĝas pli kaj pli alternativa energioelĉerpa metodo.
Varmopumpilo konsistas el 4 ĉefaj elementoj :
- la kunpremilo;
- du interŝanĝiloj: unu por kapti la eksteran energion (vaporigilo), la alia por transdoni ĝin interne (kondensilo);
- la premreduktilo.
La ekstera fluido (aero, subgrunda akvo aŭ akvo de grundtemperatura kaptilo), kiu cirkulas en la kapta cirkvito, trairas la unuan interŝanĝilon, kiu estas la vaporigilo, en kiu cirkulas malvarma kaj likvastata varmotransdona fluido. La ekstera fluido estas pli varma ol la varmotransdona fluido, kaj pro tio varmigos la varmotransdonan fluidon. Kaptante tiun varmon la varmotransdona fluido ekbolas kaj transformiĝas en gaso per vaporiĝo (pro tio la nomo "vaporigilo").
La ĉefa propreco de la varmotransdona fluido estas la kapablo vaporiĝi je malalta temperaturo sub atmosfera premo.
La kunpremilo' suĉas la varmotransdonan fluidon, kiu estas malalttemperatura kaj gaseca. Per la kunpremo, la temperaturo kaj la premo de la gaso altiĝas.
Poste, la varma altprema gaso, kiu eliras el la kunpremilo, trairas la duan interŝanĝilon, kiu estas la kondensilo, en kiu cirkulas varmigota fluido (por ekzemplo, la akvo de la hejta cirkvito aŭ interna aero). Tiel la varma gaso transdonas parton de sia energio kaj tiel plivarmigas la varmigotan fluidon. Samtempe la varmotransdona fluido kondensiĝas, tio estas: ĝia stato, kiu estas gasa fariĝas likva (pro tio la nomo "kondensilo").
La varmotransdona fluido, kiu estas nun likva, sed ankoraŭ alte premita, trairas la premreduktilon, en kiu la premo reduktiĝas. Elirante el la premreduktilo, la temperaturo de la varmotransdona fluido estas multe pli malalta kaj pli malalta ol la temperaturo de la ekstera fluido.
Tamen por altigi la temperaturon de la kaptita varmo kaj transdoni ĝin por hejti, necesas konsumi elektran energion.
Grava avantaĝo de la varmopumpiloj estas la malalta konsumo de elektra energio kompare al la transdonata termika energio. Konsumo de 1 kWh da elektra energio transdonas 3 ĝis 4 kWh da termika energio.
La Koeficiento de Efikeco KE (COP: Coefficient de Performance) karakterizas la efikecon de la varmopumpiloj por transdoni energion kaj do ebligas la komparon de la aparatoj en samaj kondiĉoj laŭ la normo EN14511.
La KE (Koeficiento de Efikeco) de aparato estas la rezulto de la divido de la utila termika energio donata de la hejtilo (Q2) per la elektra energio (W) necesa por funkciigi la varmopumpilon. Simple, tio estas la rendimento de varmopumpilo.
Tio estas : KE = Q2/ W
Se KE egalas 3, tio signifas ke la termika energio transdonata por la hejtado estas 3-oble la konsumata (kaj fakturota) elektra energio.
Postuloj por la elekto de varmotransdonaj fluidoj por varmopumpiloj
- Granda kapablo sorbi varmon, kiam ili iras de la likva stato al la gasa
- Respekto de la ĉirkaŭo kaj de la homoj pro la risko de likado en la atmosfero
- Bona efikeco je la temperaturo de funkciado de la hejtada sistemo
- Optimuma kosto de la varmopumpilo