Vario LF3 | |
---|---|
Tramo Vario LF3 en Ostrava | |
Fabrikisto | Pragoimex, KOS, VKV Praha |
Produkto en jaroj | 2006 - |
Fabrikitaj pecoj | 2 |
Teknikaj indikoj | |
Longo (sen kupliloj) | 30 100 mm |
Larĝo | 2 500 mm |
Alto de ŝranko | 3,085 mm |
Preteca maso | 38 000 kg |
Maks. rapideco | 65 km/h |
Ŝpuro | 1435 mm |
Okupiteco | |
Lokoj por sidi | 61 |
Lokoj por stari (8 pers./m²) | 168 |
Motoroj kaj elektra ekipaĵo | |
Nombro kaj povumo de motoroj | 8 x 90 kW |
Tensio en troleoj | 600 V |
Vario LF3 estas tipo de ĉeĥa triartika malaltplanka tramo. La veturilo estis evoluigita fare de komunaj fortoj de firmaoj Pragoimex, a. s., Krnovské opravny a strojírny s. r. o. (KOS) kaj VKV Praha, s. r. o., kiuj ankaŭ kunlaborante kun Transporta entrepreno Ostrava (TEO) fabrikas ĝin.
Entuziasmiĝintoj okupiĝantaj per tramtransporto ofte parolas pri Vario LF3 kiel pri "trivano" (la triartika Vario LF3 estas derivita de veturilo Vario LF = "vano").
Konstrukcio
Pretendoj por kvanto de transportitaj personoj en tramoj ĉiujare milde plialtiĝas. Tial ankaŭ kreskas bezono de grandkapacitaj veturiloj, kiel estas ekzemple veturiloj Tatra KT8D5, kiuj nuntempe sukcese moderniĝas. Sed necesas iliajn kvantojn plialtigi, kio ĉe KT8D5 ne eblas. Kelkaj transportaj entreprenoj decidiĝis rekonstrui pli malnovajn tramojn al grandkapacitaj triartikaj (Brno – Tatra K3R-N, Plzeň – Tatra K3R-NT). La alian eblecon (liveron de novaj veturiloj) eluzis Ostrava en aspekto de tramo Vario LF3.
Temas pri unudirekta okboĝia motora tramveturilo, konsistanta el tri artikoj, kiuj estas kunigitaj per artikoj kaj kovrigaj balgoj. En la dekstra flanka parto troviĝas kvin pordoj. En ĉi artiko troviĝas malaltplanka parto. La parto de la malalta planko (350 mm super supro de relo - SR) atingas 50% el la suma areo. La altplankaj partoj (860 mm super SR) aperas en la unua triono de la unua artiko, la tria triono de la lasta artiko kaj en ambaŭ artikoj super ĉasioj.
Vario LF3 estas ekipita per asinkrona elektra ekipaĵo de TV Europulse (kiu estas lokigita sur tegmento), derisortitaj boĝioj Komfort kaj duonpantografo. Dezajnon de fruntoj proponis inĝeniero arkitekto František Pelikán.
Por ĉiu ĉasio estas difinita unu alternigilo. Por direktado kaj diagnostikado de la elektra ekipaĵo estas uzita mikroprocesora distribuita gvidsistemo CECOMM.
En la jaro 2008 estis fabrikita la unua ambaŭdirekta veturilo markita kiel Vario LF3/2.
Teknikaj parametroj
- Longo (sen kupliloj): 30,1 m
- Larĝo: 2,5 m
- Alto: 3,085 m
- Maso de malplena veturilo: 38 t
- Lokoj sume: 229
- por sidi: 61
- por stari: 168
- Plenumo de motoroj: 8 x 90 kW
- Maks. rapideco: 65 km/h
Trafiko
Ekde la jaro 2006 estis intertempe fabrikitaj 2 veturiloj.
Ĉeĥio
Trafiko | Artikolo | Tipo | Jaroj de livero | Nombro de veturiloj | Registraj numeroj | Notoj |
---|---|---|---|---|---|---|
Ostrava | artikolo | Vario LF3 | ekde 2006 | dume 2 pecoj[1] | 1401, 1602 | veturilo 1401 estis printempe de 2007 alinumerita je 1601 |
Referencoj
- ↑ Přehled tramvají v Ostravě - srpen 2008. Alirita 2008-08-30.
Eksteraj ligiloj
|