Vardø | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumo de Norvegio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Norvegio | ||
Departemento | Troms kaj Finnmark | ||
Poŝtkodo | 9950 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 933 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 70° 22′ N, 31° 6′ O (mapo)70.36666944444431.1Koordinatoj: 70° 22′ N, 31° 6′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 600,61 km² (60 061 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vardø [+] | |||
Vardø - jen norvege, en la norda samea Várggát, kvene Vuorea, aŭ finne Vuorea - estas komunumo de Norvegio. Ĝi ĝis la jaro 2019 situis en malnova departemento (norvege fylke) Finnmark kaj ekde la komenco de la jaro 2020 apartenas al tiam kreita, unuigita departemento Troms kaj Finnmark. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 933 loĝantoj sur areo de 600,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,2 loĝantoj/km². Administra centro de la komunomo estas la samnoma loĝloko Vardø, kaj komunumestro estas Ørjan Jensen.
La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Vadsø kaj Båtsfjord. La departamenta ĉefurbo Tromsø per aŭta vojo, pro la fjorda kaj montara pejzaĝo iom kurba kaj tial pli longa ol la linia distanco, situas en distanco de 863 kilometroj.
Ĝi situas je la nordorienta pinto de Norvegio, ĉe la bordo de la Barenca Maro. La loko estas la plej orienta komunumo de Norvegio ... ĝi situas pli oriente ol Helsinko, Sankt-Peterburgo aŭ Kairo.
La norvega nomo de la urbo estis origine Vargøy. La unua ero de tiu nomo estis vargr (lupo) kaj la dua estis øy (insulo). La unua ero estis poste anstataŭita de varða. La blazono de Vardø estis kreita en 1895 : ĝi montras du fiŝŝipojn. Sub ili legeblas latina devizo : Vardøensis insignia urbis. Cedant tenebrae soli.