Varín | ||
hungare: Várna, germane: Warin in der Kleinen Fatra | ||
municipo | ||
Mezo de la municipo | ||
|
||
Oficiala nomo: Varín | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Žilina | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Horné Považie | |
Montaro | Malgranda Fatro | |
Memorindaĵo | Starhrad | |
Riveroj | Váh, Varínka | |
Situo | Varín | |
- alteco | 358 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 12′ 05″ N 18° 52′ 11″ O / 49.20139 °N, 18.86972 °O (mapo) | |
Areo | 19,09 km² (1 909 ha) | |
Loĝantaro | 3 552 (31.12.2007) | |
Denseco | 186,07 loĝ./km² | |
Valkaldrono | Žilinská kotlina | |
Unua skribmencio | 1223 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 013 03 | |
Telefona antaŭkodo | +421-41 | |
Aŭtokodoj | ZA | |
NUTS | 518069 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Varín | ||
Retpaĝo: www.varin.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Varín (hungare Várna germane Warin in der Kleinen Fatra) estas granda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Varín situas laŭ dekstra bordo de Váh ĉe kunfluejo de rojo (kontraŭe Strečno etendiĝas), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Vrútky-Žilina. La lasta urbo troviĝas je 10 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1235 en hungara formo "Varna". Longe ĝi apartenis al fortikaĵo de Varín, dume la loko estis ankaŭ doganprena loko. Ekde la 15-a jarcento ĝi iĝis kampurbo kun bazarada rajto, ekde tiam jam korporacioj funkciis. En 1431 la husanoj detruis la urbeton. En 1568 kalvinana lernejo ekfunkciis, en 1598 oni komputis tie 147 domojn kaj muelejon. En 1720 49 familioj pagis impostojn. En 1784 1088 loĝantoj (205 familioj) loĝis en 168 domoj, en 1828 1699 vilaĝanoj loĝis en 210 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Várna 1320 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Varín 3387 homoj, (3365 slovakoj).
Vidindaĵoj
- ruinoj de fortikaĵo en la proksimeco
- romkatolika gotika preĝejo el la 13-a jarcento, post 2 jarcentoj trakonstruita
- iama klasikisma poŝto el la 19-a jarcento