Vaporpremo aŭ vaportensio[1] de substanco aŭ likva miksaĵo estas la parta premo de ties vaporo kiam ĉi tiu atingas la ekvilibron inter la likva kaj la gasa fazoj. La vaporpremo estas mezurunuo pri la tendenco al vaporado de likvaĵo. Ju pli granda estas la vaporpremo, des pli volatila estos la likvaĵo, kaj malpli granda estos ties bolpunkto[2] rilate al aliaj likvaĵoj kun malpli granda vaporpremo laŭ la sama referencotemperaturo. Laŭ la Internacia Sistemo, la premo estas kutime mezurata en paskaloj. Ĉi fenomeno ankaŭ okazas en la solida stato, kiam iu solida substanco iras al la gasa stato, sen transiri al la likva stato, al kies procezo oni nomas sublimado[3]. Ĉi-propreco posedas interrilaton inverse proporcia rilate al la intermokelukaj altirfortoj, ĉar ju pli granda estas la sistemo, des pli granda estas kvanto da energio necesa por venki kaj produkti la statointerŝangoj.
La vaporpremo estas fizika propreco kiu intime dependas de la temperaturograndeco. Kiom ajn estu la temperaturo, la tendenco estas la vaporado de la likvaĵo ĝis la atingo de ties termodinamika ekvilibro kun la vaporo. Kinetike, ĉi-ekvilibro elmontriĝas kiam la grando de la vaporigita likvaĵo egalvaloras al la grando de la kondensita vaporo. Ia likva substanco ekbolas kiam la sistemopremo atingas la vaporpremon de tiu substanco. Tiu punkto ricevas la nomon bolpunkto aŭ boltemperaturo. La normala bolpunkto estas la normala boltemperaturo de la substanco laŭ difinita premo de atmosfero.
En lokoj kun pli altaj altitudoj, kie la atmosfera premo estas malpli granda, la bolbunkto de la substancoj estas pli malaltaj, ĉar ties vaporpremo devas egalvalori al malpli granda valoro, konsiderante la malfermitecon de la sistemo.
(temperaturo de la akvo en la marnivelo), la vaporgrandeco kompensas la kondensiĝan grandon, tiele okazigante la ŝanĝon en la akvofazo.]]
Ekzemploj
La sekvanta tabelo estas listo de pluraj substancoj ordigitaj laŭ ties kreskanta vaporpremo (en absolutaj unuoj).
Substanco | Vaporpremo (SI units) |
Vaporpremo (Bar); |
Vaporpremo (mmHg); |
Temperaturo |
---|---|---|---|---|
Tungsteno | 100 Pa | 0.001 | 0.75 | 3203 °C |
Etilena glikolo | 500 Pa | 0.005 | 3.75 | 20 °C |
Ksenona difluorido | 600 Pa | 0.006 | 4.50 | 25 °C |
Akvo (H2O) | 2.3 kPa | 0.023 | 17.5 | 20 °C |
Propanolo | 2.4 kPa | 0.024 | 18.0 | 20 °C |
Etanolo | 5.83 kPa | 0.0583 | 43.7 | 20 °C |
Metil-isobutil ketono | 2.66 kPa | 0.0266 | 19.95 | 25 °C |
Freon 113 | 37.9 kPa | 0.379 | 284 | 20 °C |
Acetaldehido | 98.7 kPa | 0.987 | 740 | 20 °C |
Butano | 220 kPa | 2.2 | 1650 | 20 °C |
Formaldehido | 435.7 kPa | 4.357 | 3268 | 20 °C |
Propano[4] | 997.8 kPa | 9.978 | 7584 | 26.85 °C |
Karbonila sulfido | 1.255 MPa | 12.55 | 9412 | 25 °C |
Nitrita oksido[5] | 5.660 MPa | 56.60 | 42453 | 25 °C |
Karbona duoksido | 5.7 MPa | 57 | 42753 | 20 °C |
Referencoj
- ↑ Handbook of Vapor Pressure: Volume 4:: Inorganic Compounds and ..., Volume 4, Carl L. Yaws
- ↑ Chemistry & Chemical Reactivity, John Kotz, Paul Treichel, John Townsend, David Treichel
- ↑ Introduction to Organic Laboratory Techniques: A Small Scale Approach, Donald L. Pavia
- ↑ "Thermophysical Properties Of Fluids II – Methane, Ethane, Propane, Isobutane, And Normal Butane" Arkivigite je 2014-11-27 per la retarkivo Wayback Machine (paĝo 110 de la PDF, paĝo 686 de la originala dokumento), BA Younglove and JF Ely.
- ↑ "Thermophysical Properties Of Nitrous Oxide" Arkivigite je 2022-09-16 per la retarkivo Wayback Machine (paĝo 14 de PDF, paĝo 10 de la originala dokumento), ESDU.