Vango (bucca) estas karna flankparto de la vizaĝo. La du vangoj flankas la buŝon, kaj subtenas ilin la zigimoj.
Vango - felo el vangaj partoj de la bestkapo
Vango estas ĉiu el la du flankaj kaj plataj partoj aŭ pecoj de aparato, maŝino.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri vango en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango. ” „ Fari aplaŭdon sur la vangon. ” „ Propran vangon neniu batas. ”
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-13.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.