Valverde del Camino | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo en Hispanio | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||||
Komarko | Andévalo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 21600 | ||||
Retpaĝaro | www.valverdedelcamino.net | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Miguel Ángel Dominguez Alonso(PSOE) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12 780 (2009) | ||||
Loĝdenso | 58,44 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 34′ N, 6° 45′ U (mapo)37.5739612-6.7543559Koordinatoj: 37° 34′ N, 6° 45′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 260 m [+] | ||||
Areo | 218,7 km² (21 870 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Valverde del Camino [+] | |||||
Valverde del Camino [balbErde del kamIno] (Verda Valo de la Vojo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Valverdeños. La censita populacio en 2009 estis 12 780 loĝantoj kaj la denseco estas 58,44 loĝ./km².
Situo
Valverde del Camino estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la plej orienta pinto de la komarko aŭ distrikto Andévalo en la centra parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 260 m, ĉe la valoj de la riveroj Tinto kaj Odiel. La areo de ties teritorio estas de 218.7 km².
Ekonomio
Historie agrikulturo sen irigacio (cerealoj, olivoarboj kaj legomoj) kaj brutobredado. Iom tradicie industrio de ŝufarado (industrio de ledo) kaj meblofarado. Lastatempe moderna industria zono "El Monete" permesis plikomfortigi la vilaĝan kernon kaj faciligi transportojn.
Historio
La setlejo okupas interpasejon inter montaroj kaj valoj. Tie iam estis gastejo nome Facanías, ĉu araba ĉu juda. En 1369, en la fondakto de la graflando de Niebla, aperas la loko de Facanías. Fine de la 15a jarcento Facanías iĝas Valverde del Camino, alude al la romia ŝoseo (Camino) apuda.
Fine de la 15a jarcento kaj pro terodisdono la populacio pliiĝis ĝis 100 vecinos aŭ familioj en 1503. En 1591 estis jam 291. La kresko de la populacio kreis la unuajn stratojn malregulajn kaj laŭ la formo de la montetoj kiuj protektis la gastejon: Martín Sánchez, Gabatón del Orín (nune Las Cruces), Luis Fernández (nune Barrio Viejo) kaj Santa Ana.
Komence de la 18a jarcento la domaro de Valverde del Camino pludependis de la vilaĝo de Niebla, kaj politike kaj jure kaj ekonomie. En 1732 la domaro sendependiĝis de Niebla kaj akiris la titolon de vilaĝo el la reĝo Filipo la 5-a, kun aprobo de Niebla kaj de la senjoro de la Graflando, la Duko de Medina Sidonia.
Dum la 19-a jarcento Valverde del Camino ĝuis fruktodonajn jarojn. Tiam multaj eksterlandanoj, ĉefe britoj, venis en la urbon altiritaj de la kompanioj kiuj ekspluatis la minresursojn dum la 19-a jarcento. Dum tiuj jaroj la brita kompanio starigis konstruaĵojn tipe britaj, kiel la stacidomo, la centraj oficejoj de la brita kompanio. Krom la minejoj, la ellaborado de botoj per alt-kvalita ledaro estis la ĉefa industrio en Valverde del Camino kaj ankoraŭ nuntempe la urbo estas konata en la tuta Hispanio kaj eĉ eksterlande pro tiu ekonomia sektoro.[1]
Vidindaĵoj
- Dolmenoj “Los Gabrieles”
- Preĝejo de la Madono de Reposo
- Domo de la Direktoro
Notoj
- ↑ "Turismi en... Valverde del Camino (Onubo)", GAZETO ANDALUZIA, numeron 119a, pp. 24-25.
|