Valverde de la Virgen | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24391 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 687 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 121 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 34′ N, 5° 41′ U (mapo)42.568611111111-5.6836111111111Koordinatoj: 42° 34′ N, 5° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 887 m [+] | ||
Areo | 63,63 km² (6 363 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valverde de la Virgen [+] | |||
Valverde de la Virgen [balBERde delaBIRĥen] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco. Valverde de la Virgen kiel Verda Valo de la Virgulino.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Aldea de la Valdoncina, Fresno del Camino, Montejos del Camino, Oncina de la Valdoncina, Robledo de la Valdoncina, San Miguel del Camino, Valverde de la Virgen kaj La Virgen del Camino, okupas totalan areon de 63,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 7 442 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, malkiel multaj aliaj loĝlokoj de la provinco, sed fakte akiris el la komenco de la 20-a jarcento 5 300 loĝantojn pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj funkciado kiel dormurbo. Ĝi distas 13 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) kaj ĉefe funkciado kiel dormurbo, servoj, konstruado kaj industrio.