Valsad | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 396001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 38′ N, 72° 56′ O (mapo)20.63333333333372.933333333333Koordinatoj: 20° 38′ N, 72° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 13 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valsad [+] | |||
Valsad, laŭ guĝarata lingvo વલસાડ, laŭ hindia lingvo वलसाड, historie Bulsar estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en suda parto de subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo venis el la guĝarata lingvo, ĉar kreskiĝas tie multe da banjanoj.
Demografio
Valsad havis populacion de 231 756 en 2021 kun legopovo de 92%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
Valsad situas laŭ riverbordo kaj la Araba Maro ne estas tro for. La supermara alteco estas 13 m. La Araba Maro troviĝas nur 4, iama portugala kolonieto kaj urbo Daman 26, Vapi 27, Navsari 38, Surat 67, Baruĉ 122, Mahuva 133, Malegaon 166, Mumbajo 183, Vadodara 191, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 270, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 292, tutlanda ĉefurbo Delhio 992, Kolkato 1610 kilometrojn (aere) .
Historio
Historie Valsad longe apartenis al ŝtato de Bombajo. Dum la sendependiĝo en 1947 la loĝantoj voĉdonis pri Barato kaj alia naskiĝanta najbara ŝtato Pakistano, poste multe da homoj formigris al Pakistano.
Ekonomio
Valsad estas agrikultura urbego, kie la ĉefa produktaĵo estas la mango (frukto). En la urbego troviĝas marketo kun pli ol 300 mango-butikojn. Krome ekzistas grava kemia firmao.
Lingvoj
En Valsad la oficiala lingvo estas la guĝarata, sed estas vaste konata ankaŭ la hindia, maratia kaj la angla.
Religioj
En Valsad plejparto de la populacio estas hinduoj (85%) kaj muslimoj (10%), iomete estas ĝajnistoj (2,5%) kristanoj (1%).
Eduko
En Valsad la plej alta eduko okazas en kolegioj.
Klimato
Valsad troviĝas en savanoklimato (Aw). Jare pluvas averaĝe 1500 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, inter oktobro kaj majo praktike ne pluvas. La temperaturo varias inter 21-32 °C.
Trafiko
Valsad havas trairan fervojan linion kun stacidomo laŭ la etapo Delhio-Mumbajo. La stacidomo konstruiĝis en 1925. Al aliaj urboj kaj proksimaj vilaĝoj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. 4 vojoj kuras al la urbego. 4 pontoj helpas la trafikon. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Daman kaj Surat.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans