Valle de Tabladillo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40331 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 76 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 22′ N, 3° 50′ U (mapo)41.363055555556-3.8397222222222Koordinatoj: 41° 22′ N, 3° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 933 m [+] | ||
Areo | 16,46 km² (1 646 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Valle de Tabladillo [BAlje detablaDIljo] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Valle de Tabladillo estas komprenebla etimologie kiel Valo de T. Ĝi enhavas la loĝlokojn Valle de Tabladillo, Barrio de Arriba (supra kvartalo) kaj Pajares (pajlujoj), nun senhomejo el kiu estas restaĵoj de la Ermitejo de Sankta Johano.
La municipo formas parton de la komunumaro Ochavo de las Pedrizas y Valdenavares ene de la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda.
![](../I/Segovia_-_Valle_del_Tabladillo.svg.png.webp)
Geografio
Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 16,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 79 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 120 el jaro 1991.
Ĝi distas 70 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Castrojimeno, Castroserracín, Carrascal del Río, Urueñas kaj Sepúlveda. La municipo estas norde de la Natura Parko "Hoces del Río Duratón".
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Valle de Tabladillo havas ministan pasintecon. Gravis la fruktoĝardenoj kaj la iamaj ĝis ok minejoj de gipso, tial ke la lokanoj vintre elfosis kaj prilaboris gipson, kaj somere kultivis. La gipso de Valle de Tabladillo estis uzita, por ekzemplo, en la konstruado de la palaco de la Real Sitio de San Ildefonso.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj), brutobredado (ŝafoj) kaj gipsoproduktado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.