Valle de Santa Ana | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06178 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 113 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 278 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 22′ N, 6° 47′ U (mapo)38.365555555556-6.7880555555556Koordinatoj: 38° 22′ N, 6° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 505 m [+] | ||
Areo | 4 km² ( 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle de Santa Ana [+] | |||
Valle de Santa Ana estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas du aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.
La loĝantoj nomiĝas santaneros. La censita populacio en 2008 estis de 1.188 loĝantoj.
Situo
Valle de Santa Ana estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra Suroeste, je altitudo de 505 m; je 72 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj tre proksima de Jerez de los Caballeros, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 160,3 km². Estas proksima ankaŭ similnoma vilaĝo nome Valle de Matamoros.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado (porkoj). Tereno de montetoj.
Historio
Estas du legendoj pri la nomo. La plej antikva rilatas mezepokan fondon ĉirkaŭ ermitejo dediĉita al Sankta Ana, de kie venus la aktuala nomo. LA plej moderna rilatas la fondon al pli modernaj tempoj (17a aŭ 18a jarcentoj) kiam familioj de Jerez de los Caballeros fuĝis el tiu urbo por eviti epidemion kaj tiele venis al tiu valo kie fondis domaron.
La populacio estis ĉiam tre disa.
En 1860 ĝi sendependiĝis el Jerez de los Caballeros; ĝi ekhavis la maletendan teritorion de 383 ha. elprenitaj el tiu de Jerez, kiu ĉirkaŭas ĝin entute.
Inter ĝiaj festoj elstaras la tago de la patronino, Sankta Ana, kaj la "Romería del Palancar" (kamparfesto).