Valenteno estas vira persona nomo, devenante el la latina familia nomo Valentinus, kies finaĵo transformiĝis al -en-, ĉar la origina -in-en Esperanto aludus al ina nomo. La signifo de valens estas forta, sana.
Diverslingvaj variantoj
- Valentinus kaj Valentianus latine respektive
- Valentino kaj Valentiniano itale
- Valentine angle
- Valentin germane
- Bálint hungare
- Walentyn pole
- Valentino portugale
- Валентин (Valentin) ruse
- Valentinas litove
Valentena estas la virina varianto de la nomo.
Nomtago
- 14-a de februaro Sankt-Valentena tago iĝis jam internacia
Famaj nomportantoj
- Valenteno de Terni, sanktulo
- Bálint Bakfark, liuta hungara artisto kaj komponisto
- Bálint Balassi, hungara poeto
- Bálint Török, hungara ĉefnobelo
- Bálint Magyar, hungara politikisto, ministro pri edukado (2004)
- Valentino estas fama instruisto pri gnostikismo
- András Bálint (aktoro), hungara aktoro
- Bálint Hóman, hungara ministro
Famaj esperantistoj
- Gábor Bálint, la unua hungara esperantisto
- Bálint Szemenyei, hungaro
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.