La Valencia Esperanto-grupo (Grupo Esperanto de Valencia en la hispana) estas la ĉefa Esperanto-klubo de la urbo Valencio.

La unua valencia esperanto-societo estis fondita en 1903, kaj ĝia nomo ŝanĝiĝis plurfoje. Valencia Esperanto-Grupo naskiĝis en 1956, kaj apartenas al la Hispana Esperanto-Federacio.

La asocio estas registrata en la Registro de la Valencia Komunumo, en la 1a sekcio, kun la numero 1754.

En 2003 la statuto devis esti ĝisdatigita por transiri de ŝtat-skala registriĝo al komunum-skala registriĝo.

Foto post la 2019 asambleo de la grupo.

La grupo organizis la 78-an Universalan Kongreson de 1993; ĉeforganizanto estis Augusto Casquero.

Biblioteko

La asocio havas bibliotekon de 1500 ekzempleroj. Ĝi estis enkomputiligita inter 2012 kaj 2013 fare de María Isabel Ruiz Ruiz[1][2], kaj estis la kvina esperanto-biblioteko enkomputiligita en Hispanio.

La katalogo estas alirebla tie-ĉi Arkivigite je 2020-10-27 per la retarkivo Wayback Machine.

Revuo

Valencia Luno estas la nuna bulteno de la asocio. En 1968 oni ankaŭ provizore ŝanĝis la nomon al Lunradio.

  • 1a epoko de Valencia Luno (1960-1962)
  • 1a epoko de Lunradio (1968-1975)
  • 2a epoko de Valencia Luno (1982-2002)
  • 3a epoko de Valencia Luno (2020-nun). Ĉefredaktoro: Eduardo Alonso Navarro. Korektistoj: Iván García kaj Elías Hernández Capdevila

Ĉiuj numeroj estas legeblaj sur Bitarkivo.

Sidejoj

  1. Calle San Vicente, 67. Valencio
  2. Avenida Fernando el Católico 45, 46008 Valencio
  3. 1998-nun. Avenida Peris y Valero 96 - 5. Valencio

Stratoj kun esperanta nomo

En Valencio ekzistas relative centra strato nomata "Doctor Zamenhof", kiu havas esperantan ŝildon. Kiam la grupejo estis pli proksima al tiu strato, oni kutimis fari etan promenadon por porti florojn al la ŝildo la tagon de la celebrado de la Zamenhofa tago, antaŭ ol iri kune tagmanĝi.

Tuj post la forpaso de Luis Hernández Lahuerta en 1961, membroj de la valencia klubo sukcesis atingi el la urba aŭtoritatoj stratonomigon en lia honoro.

Vidu aliajn stratojn kaj monumentojn rilatantajn esperanton tie: Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Hispanio

Estraro

La estraro depost decembro 2020 konsistas el:

Prezidanto Vicprezidanto Sekretario Trezoristo Voĉdonantoj
Raúl Salinas Monteagudo Eduardo Alonso Navarro Carmen López Martínez Iván García Cortijo Luis Salag Laguarda,

Rosa Zanón Ferrando, Ismael Ejarque Doménech

Elstaraj membroj

  • Fernando Soler Valls (1873-). Kunfondinto de la unua valencia e-grupo en 1903.
  • Luis Hernández Lahuerta (1906-1961)
  • Jesús Raposo (1918-1999). Li estis fervora pacisto, kiu verkis plurajn broŝurojn, kaj agis aktive por esperanto.
  • Dro. Rafael Herrero Arroyo, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio en 1954
  • Augusto Casquero , kiu organizis UK-on en la jaro 1993.
  • José Pérez Sempere, kiu travivis la plej malfacilajn jarojn de nia asocio, kun malmultaj membroj
  • Dennis Keefe (1951). Post vivi en pluraj landoj, nuntempe li loĝas proksime de Valencio, kaj instruas esperanton pasie kaj nelacigeble. Pere de lia helpo, la Grupo revigliĝis kaj nun oni kunvenas ĉiu-semajne per interreto.

Vidu ankaŭ

  • Valencia Esperanto-Asocio, efemera asocio iam funkcianta en la sama teritorio, kreita en 2013, estrate de Enric Baltasar, kiu ĉefe havis gejunulojn en sia membraro.
  • Fondaĵo Esperanto "Fernando Soler"

Ligiloj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.