Valencia | |||
---|---|---|---|
| |||
component city • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8709 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 216 546 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 369 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 54′ N, 125° 6′ O (mapo)7.9041666666667125.09277777778Koordinatoj: 7° 54′ N, 125° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 634 m [+] | ||
Areo | 587,29 km² (58 729 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valencia, Bukidnon [+] | |||
Valencia, [valensia] - tagaloge Lungsod ng Valencia - estas kvaraklasa komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, en provinco Bukidnon.
Geografio
Valencia situas en meza parto de la insulo laŭ rivero plejparte sur ebenaĵo kaj montetoj (la foraj distriktoj sur vulkano) . Provinca ĉefurbo Malaybalay troviĝas 28, regiona ĉefurbo Cagayan de Oro 79, Tagum 94, Dabao 110, Butuan 126, ĉefurbo Manilo 868, Kezonurbo 872 kilometrojn (aere) .
Historio
La loĝloko estis "Panglibatuhan" (kiel ekstera parto de Malaybalay), ĉar la areo estis dense arbarkovrita de arbospecioj nomitaj de la indiĝenoj kiel "Malibato-arboj". En 1911 (dum dominado de Usonoj) malfermiĝis unuĉambra lernejo. Tiutempe jam disetendiĝis la loknomo Valencia. La japanoj regis en Valencia inter 1942-1945. Valencia fondiĝis kiel municipo en 1961 kaj kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj, fine en 2000 ekhavis la urban statuson laŭ la filipina klasifikado, eĉ en 2001 oficiale iĝis komponenta urbo. En 1988 loka politikisto estis mortpafita de nekonata murdisto antaŭ sia loĝejo.
Ekonomio
Valencia estas komerca centro de la provinco pro sia centra loko en Mindanao kaj ĝia rapida ekonomia kresko. Ĉinaj kaj koreaj enmigrintoj ankaŭ helpas la komercon. Ekzistas publika kaj agrikultura merkato. En la kamparoj oni kultivas ĉefe rizojn.
Religio kaj eduko
Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, krome estas pluraj sektoj. Valencia ankaŭ havas 5 islamajn moskeojn ĉirkaŭ la urbo.
En Valencia pluraj kolegioj funkcias.
Trafiko
Al Valencia kuras 3 ĉefvojoj. Enurbe ĉefe tricikloj trafikas. La plej proksimaj flughavenoj kaj havenoj estas en Cagayan de Oro City kaj Dabao.
Klimato
Valencia situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 2001 mm. Inter februaro kaj aprilo iomete pluvas malpli, ol en la ceteraj monatoj. La averaĝa temperaturo varias inter 22-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- Strata trafiko