Valdesotos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19225 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jaime Álvaro Tamayo González | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 0,95 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 57′ N, 3° 20′ U (mapo)40.957222222222-3.3283333333333Koordinatoj: 40° 57′ N, 3° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 844 m [+] | ||
Areo | 27,3 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdesotos [+] | |||
Valdesotos [baldeSOtos] (Valo de Veprejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La censita loĝantaro en 2016 estis de 26 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,95 loĝ/km².
Situo
Valdesotos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 844 m super marnivelo; je 51 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 27,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°57′26″N 3°19′42″Ok.
Historio
Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam proksime de la 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 187 loĝantoj en 1950 al 26, tio estis oni perdis pli ol 150 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdesotos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdesotos kie oni falis al la nunaj 26.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Vidindaĵo estas preĝejo kun sonorilturo de du aperturoj kaj unu sonorilo.