Valderredible | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Cantabria | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kantabrio | ||
Distrikto | Campoo-Los Valles | ||
Poŝtkodo | 39220 | ||
Retpaĝaro | Retejo de la municipo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 008 (2013) | ||
Loĝdenso | 3,32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 48′ N, 3° 56′ U (mapo)42.807222222222-3.9391666666667Koordinatoj: 42° 48′ N, 3° 56′ U (mapo) | ||
Alto | 835 m | ||
Areo | 303.74 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valderredible [+] | |||
Valderredible [baldereDIble] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas en la sudo de la regiono, havante limon kun Valdeprado del Río (norde), la provinco Burgoso (oriento kaj suroriento) kaj provinco Palencio (okcidente kaj surokcidente), en Kastilio kaj Leono. Valderredible situas en la komarko Campoo-Los Valles, tra kiu fluas la rivero Ebro. Ĝi estas la plej granda municipo en Kantabrio kaj ties loĝdenseco estas tre malalta.
Historio
Oni trovis restaĵojn de Neolitiko kaj Bronzepoko (ekzemple en Salcedo), kavernajn pentraĵojn en Ruanales, kaj megalitajn monumentojn, kiel menhiron en San Martín de Elines aŭ montetoj de Lora. Ekzistas ankaŭ restaĵoj de romia epoko en Santa María de Hito, kaj visigota tombejo de Mezepoko.
Dum Alta Mezepoko (ĉirkaŭ la 10-a jarcento) ties nomo estis Val de Ripa Hibre (en malnova hispana tio estas Valo ĉe flanko de Ebro, kio evoluis ĝis la nuna Valderredible). Oni pensas, ke dum tiu epoko loĝantoj verŝajne estis multaj, ĉar abundas vilaĝoj kaj kavernaj kirkoj. Ekde la 11-a kaj 12-a jarcentoj oni ekkonstruis plurajn romanikajn kirkojn, laŭ stilo simila al tiuj de komarkoj en nordo de Palencio kaj Burgoso, el kiuj elstaras Sankta Marteno de Elines.
Valderredible administre estis parto de Campoo, sed en 1633 ties loĝantoj rajtis kandidatiĝi je vilaĝestro pere de rekta reĝa elekto. En 1835 ĝi administre iĝis municipo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Urbodomo de Valderredible
- Turisma portalo Descubre Valderredible Arkivigite je 2007-12-05 per la retarkivo Wayback Machine