Valdepeñas | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo en Hispanio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||||
Provinco | Ciudad Real | ||||
Komarko | Manĉa Centro | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 13300 | ||||
Retpaĝaro | www.valdepenas.es | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Jesús Martín Rodríguez (PSOE) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 31 370 (2010) | ||||
Loĝdenso | 64,33 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 46′ N, 3° 24′ U (mapo)38.766389-3.399722Koordinatoj: 38° 46′ N, 3° 24′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 705 m [+] | ||||
Areo | 487,65 km² (48 765 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Valdepeñas [+] | |||||
Valdepeñas (Valo de rokoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi enhavas krom la ĉefan domokernon la domaron de Consolación je 11 km diste laŭ la ŝoseo A-4 en direkto al Madrido, kiu fondiĝis en la 1940-aj jaroj kiel kolonio agrikultura kaj tiu de Baños del Peral (Banloko de la Pirarbo) je 7 km laŭ la ŝoseo al La Solana.
Ĝi estas centro de la jurisdikcia municiparo kiu kunigas la municipojn de Moral de Calatrava, Santa Cruz de Mudela, Viso del Marqués, Torrenueva, Castellar de Santiago kaj Almuradiel. Ĝi funkcias kiel grava nodo de komunikiloj kaj laŭ ŝoseoj kaj laŭ fervojo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas valdepeñeros. La censita populacio en 2010 estis de 31.370 loĝantoj kaj la denseco estas de 64,33 loĝ/km². La populacio malpliiĝis post la Hispana Enlanda Milito, kaj rekuperiĝis nur fine de la 20a jarcento. Nune estas 4.000 fremduloj kaj 28.000 valdepeñeros.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 |
---|---|---|---|---|
21.015 | 23.580 | 25.128 | 22.602 | 30.409 |
1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 |
26.020 | 25.706 | 24.946 | 24.946 | 25.067 |
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 |
26.494 | 26.796 | 26.880 | 27.274 | 27.634 |
2006 | 2007 | 2008 | 2009 | 2010 |
28.183 | 28.570 | 30.255 | 31.015 | 31.370 |
2011 | 2012 | 2013 | 2014 | 2015 |
31.600 | - | |||
Situo
Valdepeñas estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Manĉa Centro en la centra parto de la provinco de Ciudad Real al sudoriento, je altitudo de 705 m; je 200 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 487.65 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°46′″N 03°25′″Ok.
Toponomio kaj geografio
Etimologie ties nomo signifas valo de rokoj, ĉar situantas en ampleksa meandro de la rivero Jabalón ĉirkaŭata de montetoj (deklivaro de Sierra Morena kiu markas la limon sudan de la manĉa ebenaĵo ĝuste ĉe tiu loko); abundas en la subgrundo la roko de kalko. Sude estas akvorezervejo Cabezuela (kapeto).
En ĉirkaŭo estas ĉefe natura malferma arbaro de kverkoj kaj cistoj.
Ekonomio
Agrikulturo (ĉefe vito kaj olivo) kaj brutobredado. Rilata industrio (vino kaj elŝafa fromaĝo). Ankaŭ produktado de viando, legomoj. Teknologio. Turismo.
Historio
Estas restaĵoj de la Bronzepoko. En antaŭromia epoko la teritorio estis loĝata de oretanoj; ŝajne tiuj jam konis la agrikulturon de la vito. Estas restaĵoj ankaŭ de Romia Imperio (tomboŝtonoj, moneroj kaj konstruaĵoj). Dum la epoko de Al-Andalus la teritorio estis posedaĵo de la urbo de Toledo; de tiam restis restaĵoj de murego (nune en preĝejo) kaj arabaj skribaĵoj.
La kristana vilaĝo post la Batalo de Las Navas de Tolosa kreskis ĉirkaŭ tiama fortikaĵo, poste kaj nune preĝejo; la unua dokumento kiu mencias la nomon de la urbo jam en 1243 estas en la arkivoj de la Ordeno de Kalatravo, tiama posedanto de la teritorio, kvankam ĝi estis limo inter diversaj ordenoj. Venis nordaj loĝantoj al kiuj laŭdire oni devigis sekvi la kultivon de la vito. Estis juda kvartalo kaj du sinagogoj. Restas konstruaĵoj de la 16a, 17a kaj 18a jarcentoj. El la 16a jarcento Valdepeñas estis senjorlando de familio Bazán, Santa Cruz kaj aliaj. En la 18a jarcento la altrangaj rilatoj de nobeluloj kun Valdepeñas ebligis ke la tiea vino estus bone konsiderata kaj fama en la tiama hispana socio.
Dum la Hispana Milito de Sendependigo kontraŭ la armeo de Napoleono, la hispana armeo abandonis la vilaĝon antaŭ alproksimiĝo de la franca armeo kaj tiam la vilaĝanoj (gerilanoj, sed ankaŭ virinoj kaj geinfanoj) reagis kaj atakis la francojn, kio helpis en la posta venko de la armeo hispana en la Batalo de Bailén. Dum la dua duono de la 19a jarcento okazis en Valdepeñas, kiel en plej parto de la lando, ŝanĝoj en la terposedo, kiu favoris al burĝuloj. Fine de la jarcento kaj komence de la 20a venis al la urbo laŭvice la fervojo, la elektro kaj trinkebla akvo. La urbo kreskiĝis ĝis duobligi la populacion de la provinca ĉefurbo Ciudad Real. Pro la Hispana Enlanda Milito kaj poste la ekonomio kolapsis kaj komencis elmigrado al urboj. Fine de la 20a jarcento la ekonomio de la produktado de vino suferis multajn ŝanĝojn, sed daŭras.
Interesaĵoj
- Arkeologia kuŝejo kaj Interpretejo Cerro de Las Cabezas (monteto la kapoj)
- Muzeo pri vino
- Municipa Muzeo
- Muzeo pri Muelejoj