Valdeolmillos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34239 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 56 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 2′ N, 4° 24′ U (mapo)42.041111111111-4.4002777777778Koordinatoj: 42° 2′ N, 4° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 793 m [+] | ||
Areo | 20,59 km² (2 059 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdeolmillos [+] | |||
Valdeolmillos [baldeolMIljos] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Valdeolmillos estas etimologie komprenebla kiel Valo de Ulmetoj.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 400 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 12 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Fine de la 12-a jarcento kaj komence de la 12-a jarcento estis konstruita la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto de Valdeolmillos, je romanika stilo. Plen verŝajne ankaŭ en tiu epoko oni konstruis la preĝejon de San Millán de Quintanilla de Valdeolmillos, nun malaperinta. En 1345, eklezie la lokoj Valdeolmiellos (nune Valdeolmillos) kaj Quintaniella de Valde Olmiellos (senhoma ekde la 16-a jarcento) apartenis al Astudillo, Cerrato kaj Palencio en la diversaj niveloj.
En la 14-a jarcento Valdeolmillos apartenis al Juan Rodríguez de Sandoval, kaj postaj senjoroj estis de familioj Lara, Vizcaya kaj Torquemada. Meze de la 14-a jarcento ĝi estis apartenanta al la Markizo de Revilla. En 1488, Valdeolmillos kaj aliaj lokoj de la komarko pagis impostojn al Doña Maria de Castañeda. En 1785 estis loko de senjorlando de la provinco de Palencio kaj la urbestro estis nomumita de la Markizo de Revilla.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) brutobredado (ŝafoj kaj abelbredado), fungokultivado en grotoj kaj gipso-elfosado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la etnografia muzeo en elfosejo, la preĝejo, la ermitejo, vinkeloj ktp.