Valdenuño Fernández | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... | ||
Retpaĝaro | |||
Politiko | |||
Urbestro | Óscar Gutiérrez Moreno | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 335 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 46′ N, 3° 23′ U (mapo)40.762777777778-3.3786111111111Koordinatoj: 40° 46′ N, 3° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 839 m [+] | ||
Areo | 24,81 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdenuño Fernández [+] | |||
Valdenuño Fernández estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La censita loĝantaro en 2016 estis de 272 loĝantoj kaj la denseco estas de 10,6 loĝ/km².
Situo
Valdenuño Fernández situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 836 m super marnivelo; je 36 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 65km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 24,81 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdenuño Fernández, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdenuño Fernández kie oni falis; poste ĉefe el la fino de la jarcento venis novaj loĝantoj, kiuj ne povis trovi malmultekostajn loĝejojn en urboj Gvadalaĥaro aŭ Madrido kaj setlis ĉi tien, kaj tiele oni alvenis al la nunaj 272.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: Preĝejo de Sankta Bernabeo de la 16-a jarcento, kun protiko sur kvin ŝtonaj kolonoj, kaj kasonaro super la presbiterio; fontano Casillas el 1908; ermitejo de la Virgulino de la Soleco.