Valdemorales | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10... | ||
Retpaĝaro | Ayuntamiento de Valdemorales | ||
Politiko | |||
Urbestro | Alfonso Burdalo Ávila | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 230 (2009) | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 12′ N, 6° 4′ U (mapo)39.2049831-6.0674922Koordinatoj: 39° 12′ N, 6° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 493 m [+] | ||
Areo | 9,9 km² | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdemorales [+] | |||
Valdemorales (Valo de morusarboj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas corcheros (korkoproduktistoj). La censita populacio en 2009 estis de 230 loĝantoj.
Situo
Valdemorales estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 493 m; je 45 km de Cáceres, provinca ĉefurbo, survoje de Cáceres al Miajadas, kaj je 60 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed la plej proksima urbo estas Miajadas.
Geografio
La areo de ties teritorio estas de 9,9 km² en subo de valo inter montoj kiuj separs la komarkojn de Vegas Altas kaj Llanos de Cáceres. Ĝi estas inter 39º 12´ de latitudo kaj 6º 03´de longitudo.
El la flaŭro rimarkindas la mediteranea arbaro kun anzinoj kaj korkokverkoj, kun aliaj specioj kiel figarbo kies folioj aperas en la blazono de la vilaĝo, olivarbo kaj arbustaro de cisto, genisto, ulekso, asparago ktp. El la faŭno menciindas specioj kiel la kuniklo, la leporo, la apro, kaj birdoj kiel la perdriko, la koturno, la hirundo, la blanka cikonio, la paseroj, agloj ktp.
Historio
Ĝi estas en kruciĝo de antikvaj vojoj unu el kiuj iris el Cáceres al la rivero Guadiana kaj alia el Mérida al Kastilio. Tiu kruciĝo apartenis al la Ordeno de Santiago kiu reloĝigis ĝin, kiam la islama loĝantaro estis devigita forlasi la fortikaĵojn.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Vidindaĵoj
- Preĝejo de San Andrés de la 17a jarcento kun malgranda retablo de baroko de la 18a jarcento.
- Naturaj piedirejoj.