distrikto de Valdaj | |||
ruse: Валдайский район | |||
distrikto de la Novgoroda provinco | |||
La insulo Selvickij en la lago Valdajskoje | |||
|
|||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Administra centro | Valdaj | ||
Areo | 2 701,63 km² (270 163 ha) | ||
Loĝantaro | 22 854 (2020) | ||
Denseco | 8,46 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Horzono | UTC+03 | ||
Tel. prefikso | +7 81666x-xx-xx | ||
OKATO | 49 255 000 000 | ||
La distrikto de Valdaj sur la mapo de la Novgoroda provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Valdaysky District | |||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | |||
La distrikto de Valdaj aŭ Valdaja distrikto aŭ Valdajskij distrikto (ruse Валдайский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Valdaj.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 22854 homoj.[2]
Geografio
La distrikto de Valdaj situas en sud-orienta parto de la Novgoroda provinco, sur la Valdaja altaĵo. La areo de la distrikto estas 2701,63 km².[3]
En la distrikto situas ĉirkaŭ 180 lagoj, la plej granda inter ili estas Valdajskoje. La plej alta punkto de la disrikto estas la monteto Ĥolm apud la vilaĝo Zimogorje. La alto de la monteto estas 266 m super la marnivelo.[1]
Sud-okcidente la distrikto de Valdaj najbaras kun la distrikto de Demjansk, nord-okcidente – kun la distrikto de Krestci, norde – kun la distrikto de Okulovka, sud-oriente – kun la Tverja provinco.[1]
Vidindaĵoj
- La nacia parko Valdajskij estas la plej vizitata inter naciaj parkoj de Rusio, ĉar ĝi situas sufiĉe proksime de Moskvo kaj de Sankt-Peterburgo. Parto de la nacia parko troviĝas en la distrikto de Valdaj.[1]
- Sur la insulo Selvickij en la lago Valdajskoje situas la monaĥejo Iverskij.
- En la urbo Valdaj troviĝas Muzeo de sonoriloj.
Referencoj
- 1 2 3 4 Валдайский район (ruse). Заповедная Россия. Arkivita el la originalo je 2020-06-28. Alirita 2021-03-09.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-03-09.
- ↑ Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
|