Valaská Dubová | |
hungare: Oláhdubova | |
municipo | |
Valaská Dubová | |
Oficiala nomo: Valaská Dubová | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Ružomberok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Rivero | Likavka |
Situo | Valaská Dubová |
- alteco | 662 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 08′ 31″ N 19° 17′ 33″ O / 49.14194 °N, 19.29250 °O (mapo) |
Plej alta punkto | Veľký Choč |
- alteco | 1 611 m s. m. |
Areo | 12,789 km² (1 278,9 ha) |
Loĝantaro | 777 (31.12.2008) |
Denseco | 60,76 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Chočské vrchy |
Unua skribmencio | 1323 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 034 96 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | RK |
NUTS | 511102 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Valaská Dubová | |
Retpaĝo: www.valaskadubova.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Valaská Dubová (hungare Oláhdubova) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Valaská Dubová situas laŭ ĉefvojo Dolný Kubín-Ružomberok. La lasta urbo troviĝas je 7, Dolný Kubín je 8 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1323 en formo "Dubova". La unuaj loĝantoj estis rumanaj paŝtistoj, kiuj havis privilegiojn. En 1828 743 vilaĝanoj loĝis en 99 domoj. Post 1902 la oficiala hungara loknomo iĝis Oláhcseres pro la hungariga politiko, kie en 1910 laŭ la popolnombrado vivis 727 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Dolný Kubín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1933 incendio okazis. En 2001 vivis en Valaská Dubová 764 homoj, (760 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika novromanika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1873
- laŭ la onidiro en 1713 oni kaptis Juraj Jánošík-on