Valareña | |||
---|---|---|---|
| |||
loĝloko | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 8′ N, 1° 19′ U (mapo)42.132227-1.3094531Koordinatoj: 42° 8′ N, 1° 19′ U (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valareña [+] | |||
Valareña estas urbeto en la municipo Ejea de los Caballeros, de la provinco Zaragozo. Ĝi apartenas al komarko Cinco Villas en la historia hispana regiono Aragono.
Loknomo
La nova urbeto ricevis la nomon de "Valareña" kiel omaĝon al proksima intermonto, kiu estas ligita al intermontoj "Valtuerta" kaj "Malvecino". La unua referenco al tiu loknomo devenas de 1306 kiel "Las Ballyarenyas". Arenya estas la evoluo de la latina adjektivo ARENEA (sabla).
Geografio
Ĉirkaŭ la urbeto Valareña, la tera surfaco destinita al kulturado preskaŭ atingas 3 950 hektarojn. [1] Valareña situas je proksimume 364 m sur la marnivelo. Ĝia distanco al Ejea estas ĉirkaŭ 15 km, al Tudela ĉirkaŭ 29 km kaj al Zaragozo ĉirkaŭ 80 km. [2]
Demografio
Evoluo de la loĝantoj en Valareña de la jaro 2000 ĝis 2018: [3]
- 379 (2000) -- 373 (2002) -- 360 (2004) -- 357 (2006) -- 357 (2008)
- 335 (2010) -- 342 (2012) -- 294 (2014) -- 282 (2016) -- 290 (2018)
Valareña, kiel aliaj urbetoj, suferis malpliiĝon de sia loĝantaro pro mortoj kaj la foriro de la plej junaj serĉante pli bonan estontecon. [4]
Historio
Ĝi estis fondita la 8-an de aprilo 1959. Oni faris en ĉi tiu urbeto la disdono de kultivotaj terenoj inter la novaj setlantoj la 12-a de decembro 1962, dato de la alveno de la unuaj 50 familioj, venantaj el Ejea de los Caballeros, "Rivas", "Zaragozo", "Uncastillo" kaj "Ibdes", inter aliaj. [1] Kiel en la urbeto "El Sabinar", la instalado de la unuaj setlantoj havis grandajn malfacilaĵojn pro la salpetro de la tero; ĉar la tuta aljuĝita tero devis esti regrandigita, rompante tiel la prognozojn por igi tiun setlanturbeton la plej granda en la areo. [4]
Post la konstruado de Valareña, pluraj homoj ekkomprenis, ke ŝtonoj uzitaj dume enhavis fosiliojn de la Terciara aŭ Kenozoika Erao. [5] En la intermonto "Malvecino" estis konstruita akvorezervujo (diglageto), kiu reguligas la akvon de la kanaleto "Cinco Villas" kaj enfluas en la riveron "Riguel", kiu siavice estas alfluanto de la rivero "Arba", apud la vilaĝo "Escorón". [6]
Naturaj pejzaĝoj
La "Bardena" de Aragono estas teritorio de ĉirkaŭ 10 000 hektaroj. Ĝi etendiĝas tra parto de la municipoj Ejea de los Caballeros, Tauste kaj Sádaba ĉe la limo kun Navaro. Ĝi estas natura spaco de granda ekologia intereso, kiu kombinas stepojn, densajn arbarojn, intermontojn kaj rokajn klifojn. La centra areo, konata kiel "Bardena Negra", estas nomata tiel pro la malhela koloro de la arbaroj de la pino "Alepo". [7]
Festoj
Estas menciinde
Inter ĝiaj kultivaĵoj elstaras rizo, tre bonega kaj aprezata, ĝuste pro la bona kvalito de la akvoj el la montaroj Pireneoj. Ĉi tiu produkto, rizo, estas surmerkatigita per la Kooperativo San Miguel, tie establita ekde la fondo de Valareña, kiu estas ekipita per modernaj instalaĵoj por sekigi kaj purigi ĝin. [6]
Asocioj en Valareña
- CDE Valdesport
- Futbala Teamo "F.C. Valareña"
- Kultura Taŭrobatala Asocio "Alberto Álvarez"
- Junulara Domo "Valareña"
- Asocio de Emeritoj "Valareña"
- Virina Asocio "Juana Jiménez"
- Familia Asocio "San Miguel" (Sankta Mikaelo)
- Juna Asocio "Valareña"
Vidu ankaŭ
- Aragona regioneto Cinco Villas. [8]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Sportvojo Valareña. Punta la Negra.
- Sportvojoj apud Valareña.
- Turisma broŝuro pri Valareña.
- Taŭretaj ludoj en Valareña.