Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valaĥio |
Princlando Valaĥio | |||||||||||
| |||||||||||
|
| ||||||||||
historia lando • vasala ŝtato de la Otomana Imperio • princlando | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||
elektmonarkio monarkio (princlando) | |||||||||||
| |||||||||||
La Princlando Valaĥio[1] aŭ Princlando Valaĥujo[1] (rumane principatul Țării Românești) estis ŝtato en la historia regiono Valaĥio kun centro en Câmpulung kaj poste en Curtea de Argeș, kiu estiĝis komence de la 14-a jarcento sub princo Basarab la 1-a. Ĝis 1330 la princlando estis dominata de la Hungara reĝlando, sed povis liberiĝi per la batalo de Poseda, en kiu malvenkis reĝo Karolo la 1-a.
Valaĥio estis fondita kiel princlando komence de la 14-a jarcento fare de Basarab la 1-a, post ribelo kontraŭ Karolo la 1-a de Hungario, kvankam la unua mencio de la teritorio de Valaĥio okcidente de la rivero Olt datas el ĉarto donita al la vojvodo Seneslau en 1246 de Béla la 4-a de Hungario. En 1417, Valaĥio akceptis la suzerenecon de la Otomana Imperio;[2] tio daŭris ĝis la 19-a jarcento, kvankam kun mallongaj periodoj de okupacio fare de Rusio inter 1768 kaj 1854. En 1859, Princlando Valaĥio unuiĝis kun Princlando Moldavio por formi la regnon de la Unuiĝintaj Princlandoj, kiu adoptis la nomon Rumanio en 1866 kaj oficiale iĝis la Reĝlando de Rumanio en 1881. Poste, sekve de la dissolvo de la Aŭstri-Hungaria Imperio kaj la rezolucio de la elektitaj reprezentantoj de Rumanoj en 1918, Bukovino, Transilvanio kaj partoj de Banat, Crișana kaj Maramureș estis alligitaj al la Reĝlando de Rumanio, formante la modernan Rumanian ŝtaton.
Referencoj
- 1 2 PIV: Valaĥio, Valaĥujo ♜ Danuba princlando, kiu, kunigita en 1859 kun Moldavujo, formis en 1881 la reĝolandon Rumanio.
- ↑ Giurescu, Istoria Românilor, p.481