Valéry Giscard d’Estaing | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Valéry René Marie Georges Giscard d'Estaing | ||||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1926 en Koblenco | ||||
Morto | 2-an de decembro 2020 (94-jaraĝa) en Authon, ![]() | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | COVID-19 vd | ||||
Tombo | Authon vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand • Nacia Lernejo pri Administrado • Lycée Janson-de-Sailly vd | ||||
Partio | Unuiĝo por la Franca Demokratio • Sendependaj Respublikanoj vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Giscard d'Estaing family vd | ||||
Patro | Edmond Giscard d'Estaing vd | ||||
Patrino | May Bardoux vd | ||||
Gefratoj | Olivier Giscard d'Estaing • Sylvie Giscard d'Estaing vd | ||||
Edz(in)o | Anne-Aymone Giscard d'Estaing vd | ||||
Infanoj | Louis Giscard d'Estaing • Valérie-Anne Giscard d'Estaing • Henri Giscard d'Estaing • Jacinte Giscard d'Estaing vd | ||||
Parencoj | Charles Giscard d'Estaing vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto • oficisto • politikisto • aŭtoro vd | ||||
Laborkampo | politiko • literary activity vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Prezidento de Francio | |||||
Dum | 1974-1981 | ||||
Antaŭulo | Georges Pompidou | ||||
Sekvanto | François Mitterrand | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Valéry René Marie Georges GISCARD D'ÉSTAING [valeʁi ʁəne maʁi ʒɔʁʒ ʒiskaʁ d‿ɛstɛ̃] (naskiĝis la 2-an de februaro 1926 en Koblenco (Germanio), mortis la 2-an de decembro 2020 en Authon) estis centrisma-konservativa politikisto de Francio.
Ekde la jaro 1956, li estis elektita membro de la franca nacia asembleo. Inter la jaroj 1962 kaj 1966 kaj denove inter 1969 kaj 1974 li estis franca ministro pri ekonomio kaj financoj, kaj sekve iĝis prezidento de Francio inter la jaroj 1974 kaj 1981.
Poste, li dum kvin jaroj retiriĝis el la politiko, kaj ekde 1986 denove estis membro de la franca nacia asembleo, plu aparte engagiĝante pri eŭropaj temoj, aparte pri la plidemokratiigo de la Eŭropa Unio kaj antaŭenigo de la integrigo de aldonaj aliĝemaj ŝtatoj en la Union. Inter la jaroj 2002 kaj 2003, li gvidis la Eŭropan Konvencion kiu preparis konstitucion de Eŭropo.
Krome, dum 2003 li elektiĝis membro de la Franca Akademio, kio estis diskutata konflikte, ĉar dumvive li nur verkis unusolan novelon kaj krome ne elstaris kiel literaturisto.
Ekde la fino de sia ŝtata prezidanteco, do ekde la jaro 1981, li krome estis dumviva membro de la Konstitucia Konsilio de Francio.
Vidu ankaŭ
|
|